• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-01 17:00:56    
Nova ĉefministro de Libano alfrontas rigorajn defiojn

cri

En la 30-a de junio, libana prezidento Emile Lahoud oficiale nomumis la eksan financan ministron Fouad Siniora kiel la novan ĉefministron de Libano. Fouad Siniora do fariĝis la unua libana ĉefministro kies elektiĝo okazis sen influo de Sirio de la lastaj 30 jaroj. Kiel persono kontraŭ Sirio, Fouad Siniora alfrontos serion da rigoraj defioj interne kaj ekstere de Libano.

Pro tio, ke Saad al-Hariri, filo de eksa ĉefministro Rafiki al-Hariri, decidis rezigni pri preno de la ĉefministreco kun la preteksto de "manko de politikaj spertoj", la de li gvidata plej granda sekto en la nova Nacia Asembleo – la Estonteca Movado – rekomendis Fouad Siniora kiel kandidaton de la nova ĉefministro en la 29-a de junio. Antaŭ tio, la eksa milita registara ĉefo Michel Aoun, kiu iam deklaris resti en la Nacia Asembleo kiel la opozicia partio, ŝanĝis sian starpunkton post la intervidiĝo kun Saad al-Hariri vespere de la 29-a de junio kaj proklamis en la 29-a de junio, ke lia partio en la Nacia Asembleo konsentas partopreni en la nova registaro gvidota de Fouad Siniora. Tiel diversaj partioj de la Nacia Asembleo iom post iom unuigis sian starpunkton pri tiu ĉi problemo.

En la 30-a de junio, la libana Nacia Asembleo kaj prezidento Emile Lahoud faris interkonsiliĝadon pri la kandidato por la nova ĉefministreco. 126 el 128 membroj de la Nacia Asembleo proponis, ke Fouad Siniora estu la nova ĉefministro. Laŭ la Konstitucio de Libano, la Nacia Asembleo havas la decidan rajton pri la kandidato de ĉefministro kaj prezidento devas akcepti tiun ĉi nomumon. Poste prezidento Emile Lahoud oficiale nomumis Fouad Siniora kiel ĉefministron de la nova registaro de Libano.

Ĉi-jare 62-jara Fouad Siniora naskiĝis en suda Libano kaj estis samlokano de la eksa ĉefministro Rafiki al-Hariri. Fouad Siniora kaj Rafiki al-Hariri jam estis tre bonaj amikoj kiam ili estis junuloj. Fouad Siniora, estante libera ekonomikisto, estis la cerbo de Rafiki al-Hariri pri ekonomio kaj laboris por multaj financaj institucioj. De 1992 ĝis 2004, Rafiki al-Hariri 5-foje fariĝis la ĉefministro de Libano kaj ĉiufoje nomumis Fouad Siniora kiel financan ministron.

Akceptinte la oficialan nomumon de prezidento Emile Lahoud en la 30-a de junio, Fouad Siniora publikigis deklaron, en kiu li esprimis, ke li gvidos la registaron preni respondecojn por la ŝtato kaj la popolo, laŭ la difinoj de la libana Konstitucio. Li esprimis ankaŭ sian esperon, ke lia registaro malfermu novan situacion de kunlaboro kun prezidento Emile Lahoud. Li diris, ke la pozitiva etoso de lia intervidiĝo kun prezidento Emile Lahoud utilos al tio, ke la du personoj malfermu novan situacion de kunlaborado inter si. Tia kunlaboro konformas al la naciaj interesoj. Fouad Siniora samtempe promesis, ke lia nova registaro klopodos por realigi la stabilecon de la ŝtato kaj antaŭenpuŝos plenan reformadon en la framo de la libana konstitucio.