• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-01 17:23:59    
Verda teo (foto)

cri

En la 17-a jarcento teo jam estis vaste konata tra la mondo, kaj Ĉinio, lando kun kulturo de teo de 3000 jaroj, persistas en tradicia preparado de teo.

Pro malsameco de metodoj de preparado, oni dividas teon en brunan, verdan, blankan, nigran kaj Wulong. Kaj verda teo estas la plej ŝatata.

Troviĝas ege multekostaj kaj ankaŭ tre popularaj specoj de verda teo. La kvalito de teo dependas de produkta loko, tempo de kolektado, metodo de bakado, koloro kaj formo. Kaj ankaŭ la kvalito kaj temperaturo de akvo por infuzo estas tre gravaj por la kvalito de la infuzaĵo.

Preparado de verda teo

Oni kolektas verdan teon en la unuaj du tagdekoj de aprilo. Post tiu tempo pluvo abundas kaj la folioj de teo estas malmolaj.

En Ĉinio kolektado de tefolioj estas plenumata ĉefe de virinoj, ĉar iliaj manoj estas molaj kaj ne detruas la delikatajn foliojn.

Oni devas ĝustatempe baki la kolektitajn foliojn. Kaj ankaŭ la temperaturo de la fajro estas tre grava por la kvalito de teo. Oni havas tre diversajn metodojn por bakado de teo. Oni faras la foliojn pingloformaj aŭ bulaj.

Longjing-teo

Oni nombras multajn famajn specojn de verda teo, kaj Longjing estas la plej fama el ili.

Longjing estas vilaĝo sudokcidente de la fama pitoreska Okcidenta Lago en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco. Deantikve la lokanoj kulturas tearbojn sur la ĉirkaŭaj montoj.

Longjing estas naturdotita je multaj favoraj kondiĉoj tre taŭgaj por kreskado de tearboj. La klimato, atmosfera precipitaĵo, fekunda grundo… estas tre favoraj. La arboj verdas tra la tuta jaro kaj donas foliojn de printempo ĝis aŭtuno. La folioj kolektitaj en frua printempo estas plej bonaj. Kaj folioj de tearboj sur Shifeng-monto de Longjing estas la plej renoma kaj plej multekosta, kaj teo de tiu speco estas verdeta kaj flaveta kaj tre aroma.

Longjing-teo similas al najlo. Ĝi estas plata kaj glata. La folioj en akvo vertikale staras kaj la infuzaĵo estas tre klara kaj bongusta. Senĝena trinkado de tia teo estas granda ĝuo.

Analizo montras, ke Longjing-teo entenas aminoacidon, klorofilon, vitaminon C kaj multajn aliajn elementojn tre nutrajn por la homoj.

Saniga trinkaĵo

Esplorado atestis, ke teo estas senlaciga kaj refreŝiga.

Verda teo estas rigardata kiel plej bona trinkaĵo kaj entenas multajn vitaminojn kaj aliajn elementojn utilajn al la homa sano. Japanoj kredas, ke trinkado de verda teo tra la tuta jaro preventas kanceron kaj miokardian malsanon. Krome trinkado de verda teo moderigs korpulentecon.