• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-04 09:32:27    
Iom pri operaĵo "Ventumilo de Persika Floro"(foto)

cri

La operaĵo "Ventumilo de Persika Floro" estas reprezenta verko de ĉina fama dramisto Kong Shangren en la 17-a jarcento kaj priskribas aman tragedion pri intelektulo Hou Fangyu kaj fama prostituitino Li Xiangjun en la frua periodo de la 17-a jarcento.

Gu Xin konigis, ke por ke la novtipa operaĵo havu novan stilon, la prezenta kompanio de la provinco Jiangsu elspezis 6 milionojn da juanoj por inviti taiwan-an faman poeton Yu Guangzhong kiel literaturan, ĉinan amfibian reĝisoron de dialoga dramo Tian Qinxin kiel reĝisoron, faman draman reĝisoron de Korea Respubliko Sohn Jin Chaek kiel alilandan draman konsilanton kaj japanan faman kostumo-projekton Emi Wada kiel alilandan projektisto de la operaĵo. Gu Xin diris, ke la konsisto celas fari esploron al nova prezenta tipo por ke Kunqu eniru en la mondon.

Tian Qinxin estas amfibia reĝisoro en la ĉina scenejo de nuntempa dialoga dramo. Multaj dialogaj dramoj reĝisorataj de ŝi kombinas tradicion kaj nuntempon kaj havas specialan traktan rimedon en sceneja spaco. Tian Qinxin opinias, ke Kunqu estas eleganta kaj simpla. La operaĵo "Ventumilo de Persika Floro" kreata ĉi-foje tenas tian tradicion kaj ne faras modifon al muzikaĵo por voĉoj en opero kaj prezento. Oni faros esploron pri vida figuro kaj muldado de la opero Kunqu. Ŝi diris:

"Ĉi-foje aziaj famuloj kune partoprenas en kreado kaj mi esperas havi breĉon pri vida sento en scenejo, inkluzive pri scenejaj spaco kaj strukturo. Esencan parton de arto en Azio, ni sorbos por plibonigi aspekton de sceneja vida sento de la opero Kunqu. Samtempe parolante pri enhavo, ni pli multe helpas la operaĵon "Ventumilo de Persika Floro" elfosi antikvajn fragmentojn, kiuj disiĝis aŭ pereis, kaj klopodas por plenigi ĝin."

Kiel unu el famaj dramaj reĝisoroj de Korea Respubliko, Sohn Jin Chaek ĉiam faras profundan esploron pri kombino inter la tradicia kulturo kaj la moderna kulturo de Korea Respubliko. Pri ĉi-foja kunlaboro kun Ĉinio, Sohn Jin Chaek modere esprimis, ke li venas por peti instruadon. Li diris al raportisto, ke komence de la kuranta jaro, en ekspozicio de interfluo de dramaj reĝisoroj okazinta en Korea Respubliko, li konatiĝis kun reĝisoro Tian Qinxin kaj admiras ŝian talenton. Tial li deziras pere de partopreno en kreo de la opero Kunqu, diskuti kun ŝi al problemo pri heredo de tradicio kaj kreo.

Laŭ konigo, nun provprezento de la novtipa operaĵo "Ventumilo de Persika Floro" streĉe kaj orde funkcias. Estas prognozeble, ke la operaĵo unue sursceniĝos en decembro de la kuranta jaro.