• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-04 16:38:49    
Intervidiĝo de gvidantoj de Rusio, Francio kaj Germanio akiris pozitivajn fruktojn

cri

La 3-an de julio en Kaliningrado, rusa prezidento Vladimir Putin intervidiĝis kun franca prezidento Jacques Chirac kaj germana ĉefministro Gerhard Schroeder, kiuj ĉeestas al la memorigaj aktivadoj por la 750-jariĝo de la urbo Kaliningrado. La gvidantoj de la tri landoj faris diskutadon ĉefe pri la reformado de Unuiĝintaj Nacioj, la rilatoj inter Rusio kaj Eŭropo kaj aliaj problemoj. Laŭ la publika opinio, antaŭ la baldaŭa okazigo de la Pinta Konferenco de la Grupo de 8, la trilandaj gvidantoj intervidiĝis por kunordigi la starpunkton. Ili atingis unuanimecon rilate iujn problemojn. La intervidiĝo akiris pozitivajn fruktojn.

Rilate al la problemo, ke Germanio postulas fariĝi konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, la franca kaj rusa prezidentoj tenas la saman starpunkton. En la raportista akcepto okazigita post la intervidiĝo, ambaŭ Putin kaj Chirac esprimis sian subtenon al la klopodado de Germanio por fariĝi konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Samtempe rilate al la reformado de Unuiĝintaj Nacioj la principoj kaj starpunktoj de la tri landoj estas preskaŭ la samaj. Ĉiuj gvidantoj de la tri landoj esprimis subteni la necesan reformadon de Unuiĝintaj Nacioj. Putin opinias, ke Unuiĝintaj Nacioj devas utiligi la reformadon por altigi la efikecon kaj aŭtoritatecon de la organizo, precipe por plifortigi la kapablojn en alfronto al novaj defioj kaj traktado de novaj krizoj. Rusio subtenos ĉiun reformadan projekton de Unuiĝintaj Nacioj, kiu estos vaste aprobata.

En la intervidiĝo, la gvidantoj de la tri landoj ankaŭ diskutis pri la rilatoj inter Rusio kaj Eŭropo. Putin esprimis sian kredon, ke la rilatoj inter Rusio kaj Eŭropo nun disvolviĝas en la ĝusta direkto. Gerhard Schroeder kaj Jacques Chirac esprimis, ke la krizo pri la Konstitucia Konvencio de Eŭropa Unio estas la interna problemo de Eŭropa Unio, ĝi ne alportos negativajn influojn al Rusio. Koncerne la rilatojn inter Rusio, Francio kaj Germanio, Putin esprimis, ke li alte taksas la 3-flankan intervidiĝan mekanismon inter Rusio, Francio kaj Germanio, ĉar tiu ĉi mekanismo utilas al la disvolviĝo de la 3-flankaj rilatoj. Ankaŭ Jacques Chiras esprimis, ke la mekanismo de fiksa intervidiĝo de la 3-landaj gvidantoj havas gravan signifon por disvolvi la 3-landajn rilatojn kaj la rilatojn inter Rusio kaj Eŭropo.

La 3-landaj gvidantoj ankaŭ vaste ŝanĝis opiniojn pri la Pinta Konferenco de la Grupo de 8, la helpado al afrikaj malriĉaj landoj, la irana nuklea problemo, la nuklea problemo sur la korea duoninsulo, la mezorienta paca procezo kaj aliaj problemoj. Putin ankaŭ informis al Jacques Chirac kaj Gerhard Schroeder la viziton de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Rusio kaj la akiritajn fruktojn.