• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-04 16:47:30    
Grizabdomena tragopano (foto)

cri

La grizabdomena tragopano (Tragopan blythi) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en sudorienta Tibeto de Ĉinio, orienta Bhutano kaj Assam de Hindio. Ĝi estas same granda kiel koko. La virbirdo havas nigran kapon kaj ruĝan kolon. Kaj la aliaj partoj de la supra korpo estas punktitaj de blankaj kaj kaŝtanruĝaj okulformaj makuloj. La abdomeno prezentiĝas griza, la vosto estas nigra, ĉe ĝia radio brilas neregulaj flavaj transversaj makuloj. La nuda parto de la vizaĝo estas orflava. La birdino havas nigran supran korpon punktitan per okraj makuloj, kaj V-formajn flavajn makulojn en la mezo de la plumoj. La malsupra korpo kaj la flankoj estas malhelbrunaj kaj miksitaj per malhelokraj kaj grizetaj strioj. La vosto estas nigreta kaj okra. La birdo longas 53 cm. kun vosto longa je 15-20 cm. Ĝi estas malgranda el la tragopanoj.

Estas du subspecioj de la grizabdomena tragopano: unu vivas en suda Tibeto de Ĉinio kaj la alia, nome modela subspecio, vivas en Daŭang de Tibeto. La grizabdomenaj tragopanoj loĝas en montregionoj 3 000 m. super la marnivelo kaj malofte malsupreniras ĝis la loko malpli ol 2 000 m. super la marnivelo. Ili ofte sin kaŝas en densaj arbustaroj. Frumatene ili eliras por serĉi manĝaĵon. Juna folio, burĝono, bulbo kaj maldika radiko estas iliaj ĉefaj manĝaĵoj. Ili estas timemaj kaj tuj forkuras en densan arbaron, kiam ili renkontas malamikon. La birdo povas fari nur mallongan flugadon. Printempo estas ilia pariĝa sezono kaj maskla birdo faras porpariĝan prezentadon kiel aliaj tragopanoj. Tiam la maskla birdo balancas la kapon, starigas ambaŭ bluetajn karnecajn kornojn, disetendas la vostoplumaron kaj mallevas ĝin, tremigas siajn flugilojn, malfermas la bekon kaj disvolvas beklobojn por paradi antaŭ la femala birdo. La disetendita beklobo estas flava kun lazura rando. Tiam la femala birdo staras senmove, tute ravita de la beleco de la maskla. La tuta procezo daŭras nur unu aŭ du minutojn. Post la pariĝo la virbirdo reprenas sian ordinaran teniĝon. Pro izoliteco de la loko, kie la birdoj vivas, estas malfacile kapti ilin. Bredate, ili apenaŭ generas. Ĝis nun oni ankoraŭ ne vidas ilin en zooj.