• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-04 17:11:00    
Singapuro kaj Malajzio solene celebris 600-an jariĝon de vojaĝo fare de Zheng He okcidenten (foto)

cri

La 15-a jarcento estis la dinastio Ming de Ĉinio. Zheng He estis fama navigisto en la dinastio Ming. En 1405, laŭ ordono de imperiestro Chengzu de la dinastio Ming, li gvidis grandan ŝipbandon, ekveturis de Taicang de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio kaj komencis sian grandan agon de la 1-a el liaj sep vojaĝoj okcidenten. Ekde la unua eknavigo en la jaro 1405 ĝis forpaso pro malsano sur vojo de la lasta navigado en 1433, dum longaj 28 jaroj, la paŝosigno de Zheng He kaj lia ŝipbando pasadis pli ol 30 landojn kaj regionojn de Azio kaj Afriko kaj dissemis pacon kaj bonnajbaran amikecon. Por memori la 600-an jariĝon de la unua navigado de Zheng He okcidenten, Singapuro kaj Malajzio, gravaj landoj preterpasitaj de Zheng He, sinsekve okazigis diversajn celebrajn aktivadojn.

La 30-an de junio en Marina Promenade, okazis inaŭgura ceremonio de la "Festivala Vilaĝo" organizita de la Turisma Departemento de Singapuro. Ekde tiam oficiale malfermiĝis prologo de la ceremonio de Singapuro celebra al la 600-a jariĝo de vojaĝo fare de Zheng He okcidenten.

La "Festivala Vilaĝo" konsistas el ekspoziciaj kioskoj de 7 landoj, inkluzive de Singapuro, Ĉinio, Indonezio, Malajzio, Hindio, Irano kaj Kenjo, kiuj estis vizititaj de Zheng He en lia vojaĝo okcidenten. Reprezentantoj, ambasadoroj de supre menciitaj landoj en Singapuro kaj personoj de diversaj rondoj de Singapuro ĉeestis al la aktivado samtage.

En la inaŭguro, singapura ministro pri eksteraj aferoj George Yeo diris, ke kvankam post jam 600 jaroj pasis, la historio de vojaĝo fare de Zheng He okcidenten ankoraŭ altiris atenton de multaj homoj en la mondo. Li diris:

"Nun la homoj havas densan intereson pri Zheng He, unu el la plej gravaj kialoj estas profunda aspiro de la popolo de la mondo al tutmonda paco. La navigado de la dinastio Ming formis klaran kontraston kun agado de hispanaj kaj portugalaj almilitisoj kaj kanonŝipa diplomatio de Britio kaj Nederlando, kaj montris molan potencon de la dinastio Ming. La sudorient-azia popolo ankoraŭ tre respektas Zheng He, tia respekto ne venas el ordono sed pro heroaĵo de Zheng He kaj elkora estimo de la homoj al li."

Li opinias, ke sub fono de tutmondiĝo, diversaj landoj devas reciproke respekti diferencon inter si, ĝuste kiel saitempe de Zheng He faris.

La vojaĝoj de Zheng He okcidenten surportis taskon "Disvastigu ŝtatan prestiĝon kaj montru ŝtatan potencon", tamen kiel diplomatia reprezentanto, Zheng He ne nur respektis kutimon de diversaj landoj, sed ankaŭ plie respektis religian sentimenton de popoloj de diversaj landoj. Komercado de la ŝipbando de Zheng He profitigis popolanojn en Sudazio, Okcidentazio kaj Orientafriko. Tiel Zheng He estis granda navigisto kaj ankaŭ paca sendito, li estis diskonigisto de kulturo, tekniko kaj amikeco.

H. Mardiyanto, estro de la indonezia provinco Centra Javo, kiu laŭ invito ĉeestis al la inaŭguro de la celebra ceremonio okazinta en Singapuro, intervjuate esprimis:

"Zheng He ekmarŝis el Ĉinio kaj atingis multajn lokojn, inkluzive de Centra Javo, tio estis eminenta navigado. Li alportis teknikon, komercon kaj kulturon kaj samtempe dissendis semojn de amikeco, tio estas evidenta. La vojaĝo de Zheng He okcidenten kreis historion, la grandan historion pri komerco, tekniko, agrikulturo kaj internaciaj rilatoj."

Samtempe, la alia grava lando sur naviga linio de Zheng He en lia vojaĝo okcidenten---Malajzio celebris en diversaj formoj la 600-an jariĝon de vojaĝo fare de Zheng He okcidenten. Laŭdire, en la 7 vojaĝoj okcidenten, Zheng He kvin-foje veturis al Malako de Malajzio. Li helpis la malakan dinastion rezisti kontraŭ invado de ekstera armita forto, akcelis ekonomian prosperon de Malako kaj antaŭenpuŝis ekonomian kaj kulturan disvolviĝon de la malaka regiono. En la historia antikva urbo Malako, oni ankoraŭ konservas heredaĵojn de puto, templo kaj vojo de Zheng He.

La 5-an de julio, Malajzio okazigos Zheng He Kulturan Ekspozicion en ĉefurbo Kuala-Lumpuro. En la antikva urbo Malako, lokaj societoj de ĉinaj elmigrintoj kaj specialistoj okazigis koncernajn fotan ekspozicion kaj simpozion.