• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-04 20:25:36    
Blanknuka gruo (foto)

cri

La blanknuka gruo (Grus vipio) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de gruedoj generas en la provincoj Hejlongĝjang kaj Ĝjilin de Ĉinio kaj travintras en la provincoj Ĝjangsu, Anhuj kaj Ĝjangŝji de meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero. Ĝi negeras ankaŭ en Sovetunio kaj travintras en japanio kaj Koreio. La gruo estas iom malpli granda ol la ruĝverta gruo. Ĝi havas sur si nigregrizajn plumojn kun blankaj plumoj ĉe la nuko, malantaŭa parto kaj ambaŭ flankoj de la kolo, kaj kun nigraj flugplumoj; ĝiaj nudaj frunto, antaŭa parto de la okuloj, orela ŝirmilo kaj okula ĉirkaŭaĵo estas malhelruĝaj, tial ĝi nomiĝas ankaŭ ruĝvizaĝa gruo.

La blanknukaj gruoj estas migraj birdoj. En la lasta tagdeko de marto ili flugas al la genera loko en la nordo de aro el 2-4, aŭ eĉ 20, kiuj viciĝas en linio aŭ en haringostaj formo. Atinginte la cellokon, ili aktivadas grupete kun familio kiel unuo. En la unuaj tagoj post ilia alveno, la marĉo ankoraŭ estas kovrita de neĝo tial ili manĝas ĉefe vegetalajn semojn, herbajn radikojn, grajnojn kaj malmulte da mortintaj fiŝoj kaj insektoj; post majo, kiam la vetero varmiĝas, abundiĝas diversaj nutraĵoj, ili do sin nutras ĉefe per fiŝoj, salikokoj, konkoj kaj konkuloj, kaj ankaŭ manĝas maizon, tritikon kaj radikojn, tigojn, foliojn kaj burĝonojn de vegetaĵoj. Dum serĉado de manĝaĵoj ili estas tre singardemaj kaj ĉiam alte levas sian kapon por ĉirkaŭrigardi. Iom timigitaj, ili tuj flugas for, tial estas malfacile alproksimiĝi al ili. En la mezo de aprilo ili konstruas neston. Ili havas kutimon konstrui falsan neston por riporzi kaj gvati, sed ne por demeti ovojn. Post kiam la gruino demetas du ovojn, ilin kune kovas la gegruoj, sed ĉefe la gruino. Kiam unu el ili sidas sur la ovoj, la alia do serĉas manĝaĵojn kaj gardostaras apud la nesto. La samspecaj birdoj estas tuj forpelitaj, se ili eniras en alies loĝejon, dum la aliaj birdoj, kiaj ardeoj, grizaj ardeoj kaj sovaĝaj anasoj, restas liberaj en tia kazo. La kovado daŭras 29-31 tagojn. La gruidoj jam povas sin movi kune kun siaj gepatroj ok horojn post sia eloviĝo. En la mezo de oktobro ili jam estas plenkreskaj kaj flugas al la sudo kune kun siaj gepatroj por tie travintri.