• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-05 09:32:54    
Iom pri ekspozicioj okazantaj en Pekino pri nuntempa arto (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la lastaj tagoj, en pekinaj famaj lokoj respektive okazis ekspozicioj pri la nuntempa arto. Kvankam tiuj ekspozicioj estas diferencaj en formo kaj enhavo, tamen gastigantoj havas komunan celon, t.e. lasi la nuntempan arton proksimiĝi al la publiko.

En Ĉinio, antikva lando kun longa historia kulturo, plejparto de homoj tenas indiĝenan tradician estetikan temperamenton kaj intereson. La nuntempa arto el la okcidento estas freŝa afero en la ĉina nuna socio. Ordinaraj homoj ankoraŭ ne akceptas ĝin. Tamen pli kaj pli multaj ĉinaj nuntempaj artistoj per efektiva agado, impulsis homan tradician koncepton kaj samtempe ankaŭ alilanda eminenta nuntempa arto sinsekve venis al Ĉinio kaj influis homan estetikon.

okazanta en Ĉina Piktura Muzeo, eksponis 200 abstraktajn pentraĵojn de 6 famaj nuntempaj aŭstriaj artistoj. Tiuj artistoj ĝuas altan reputacion en rondo de la nuntempa monda abstrakta pentrado, tamen estas nekonata por ĉinaj aprecantoj. Precipe pro tio, iliaj pentraĵoj estas malfacile komprenataj. Grande vida impulsa forto estas provo al homa imagpovo. Edzino de forpasinta aŭstria abstrakta pentristo Max Weiler persone venis al la ekspoziciejo kaj konigis al aprecantoj signifon de "nova" abstrakta pentrado. Ŝi diris:

"Troviĝas radika diferenco de pentraĵoj de generacio al generacio. En generacio de Max Weiler, lia pentraĵo havas titolon kaj ĝi same kiel programa muziko, oni deziras esprimi ion. Tamen nunaj junaj artistoj, ili ne esprimas ion kaj ne rakontis, ili nur pentras kaj manifestas koloron kaj linion, rifuzante kaj dogmon kaj enhavon."

Laŭ konigo, la ekspozicio estas plej granda ekspozicio okazigita de Aŭstrio en Azio. Aŭstria ambasadoro en Ĉinio Schweisgut esprimis, ke en impreso de ĉinaj popolanoj, Aŭstrio estas muzika lando, la ekspozicio estas super imago de tiuj homoj kaj ŝajne deviis de tradicio. Tamen ĝi estas nova kultura fenomeno de Aŭstrio kaj ĉinaj aprecantoj povas, pere de la ekspozicio, profunde koni kulturan spiriton kaj emocian mondon de la nuna Aŭstrio.

Por helpi aprecantojn scii kaj kompreni okcidentan abstraktan pentraĵon, Ĉina Piktura Muzeo okazigis akademian simpozion kun jena ĉeftemo "Abstrakta Arto kaj Ĉina Vidpunkto" kaj ankaŭ preparas organizi geknabojn fari ĉelokan pentradon kun ĉeftemo "Sperto de Abstrakto".