• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-05 10:14:32    
Multkolora vivo de desegnistoj de Kolorsona Respondo

cri
"Unue, mi ne povas akcepti la telefonan vokon; due, mi havas bonan metodon; trie, simpligu viajn vortojn poste sendu mallongan informon al mi. Kvare, kial vi ankoraŭ ne fermis la telefonon, kvine, mi malsaĝe rigardas la moveblan telefonon---via insisto fine emociis min, nun mi akceptas vian vokon."

Karaj amikoj, la ĵus aŭdita kolor-sona respondo nun estas tre populara en Ĉinio. Ĝia kreinto estas muzika laborejo Wuku, la membroj estas 3 fraŭloj, Xiao Bao, Ye Qian kaj Xiao Si. Nun, multaj ĉinoj, precipe junaj tre ŝatas originalan kolor-sonan respondon.

Do, kio estas la negoco de kolor-sona respondo? La negoco estas mendita de uzantoj, kiam oni telefonas al ili, tiam el la poŝtelefono sonas gajiga muzikaĵo aŭ humuraj vortoj. Oni povas elekti amatajn muzikaĵojn aŭ vortojn kiel respondan sonon, kompreneble oni povas ankaŭ laŭvole ŝanĝi la respondan sonon. Kompreneble sekve de la populariĝo de kolor-sona respondo, aperis nova profesio---desegnisto de kolor-sona respondo. La muzika laborejo Wuku estas unu el la famaj desegnistoj en Ĉinio. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ bonvole kune kun ni eniru en la laborejon kaj renkontu desegnistojn Xiao Bao, Ye Qian kaj Xiao Si.

"Saluton! Ni estas Wuku. Ni laboras pri muzika postkulisprodukto. Komence, ni renkontis prezidiston de Pekina Radio, li prezidas programon pri kolor-sona respondo. Li demandis nin, ĉu ni kontaktiĝis kun kolor-sona respondo. Tiam, la kolor-sona respondo ĵus aperis en Ĉinio kaj ne ekzistis originala kolor-sona respondo. Tiama kolor-sona respondo estas peco de muzikaĵoj, kantoj kaj vortoj. La desegno de kolor-sona respondo estas novaĵo por ni, kaj ni vigliĝis pro interesiĝo pri la desegno."

Komence, la membroj de Wuku ne sciis, kia originala kolor-sona respondo estas, nur sciis, ke la kolor-sona respondo celas altiri kaj amuzi homojn antaŭ la akcepto de mastroj de poŝtelefonoj. Hazarde, la unua originala kolor-sona respondo de Ĉinio naskiĝis. Ĝi fontis el ĉinaj movbildoj—'Lupo regalu'.

La kolor-sona respondo rapide estis populara en diversaj lokoj de Ĉinio. Tio estas ne atendita de la membroj de Wuku. Parolante pri la tiama stato, fraŭlo Xiao Bao diris:

"En tiu tempo, ĉiunokte, mi revenis hejmen, ofte trovis amason da telefonaj postlasitaj vortoj. Sed la postlasitaj vortoj ne diris iun ajn aferon, tute estas 'Ha, ha, interese!'. Ili celis nur aŭdi la kolor-sonan respondon."

1  2