• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-05 15:19:37    
Zhang Daqian, majstro de ĉinstila pentrarto (1)

cri

En la pentrista rondo de Ĉinio antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj cirkulis la diro, ke Zhang Daqian estas la plej eminenta pentristo en la sudo kaj Qi Baishi -- en la nordo.

Zhang Daqian naskiĝis en Sichuan-provinco, en 1901. En sia knabeco, influate de la patrino kaj frato talentaj en petrarto, li lernis poemon, kaligrafion kaj pentrarton ĉe famaj erudiciuloj. Li kopiadis skribaĵojn de antikvaj majstraj kaligrafoj, turismis en multaj lokoj kaj rigardis la naturon sia instruisto de pentrarto. Post diligenta lernado li multe sukcesis en pentrarto. Li estis mondfama majstro de la ĉinstila pentrarto. Li vizitis Qi Baishi, Xu Beihong, Huang Binhong kaj Picasso por reciproki sperton de la arto. Ne nur en pentrarto, li estis eminenta ankaŭ en poemo, teatro, kaligrafio kaj sigelilogravurado.

Vagado kaj esplorado

Zhang Daqian devenis de riĉa familio, kaj en la aĝo de pli ol 20 jaroj lia patro donis al li monon, ke li studu en Japanio. Reveninte hejmlanden, li studis budhismon. En 1932 li transloĝiĝis en faman klasikan ĝardenon de Suzhou por sin doni ekskluzive al pentrarto. De 1940 li vivis du kaj duonan jarojn en Dunhuang. Tie li registris la budhajn kavernojn kaj kopiadis la freskojn en la kavernoj. En Dunhuang li vivis kiel ermito, fordankinte ĉies viziton, kaj kulturis legomojn kaj bredis anserojn por sia vivtenado.

En 1948 li transloĝiĝis en Hongkong kaj poste migris al Hindio, Francio, Brazilo, Usono kaj Hispanio. En Hispanio li vizitis Picasso kaj profunde perceptis la diferencojn inter la orienta kaj okcidenta kulturoj. Picasso montris al li pentraĵojn de Qi Baishi, kiujn li konservis, kaj multe laŭdis la ĉinstilan pentrarton. Li multe miris, ke Zhang Daqian tre bone pentras, sed ankoraŭ lernas. Li opiniis, ke li pentras ne pli bone ol Qi Baishi kaj Zhang Daqian.

En 1978 Zhang Daqian transloĝiĝis al Taiwan kaj forpasis tie en aprilo de 1984, en la aĝo de 84 jaroj. Lia loĝejo en Taiwan nun estas muzeo.

Zhang neniam ĉesis lerni dum sia vivo. Li asimilis la fortaĵojn de fresko, erudiciula pentraĵo, kortega pentraĵo kaj folklora arto, kaj pro tio ĉiuj liaj pentraĵoj pri homoj, pejzaĝoj, floroj kaj bridoj estas majstraĵoj.

Mezaĝa Zhang multe kopiis majstraĵojn de antikvuloj kaj studis ĉiujn majstrojn en la 16 jarcentoj kaj posedis preskaŭ ĉiujn metodojn de la ĉinstila pentrarto.

Ne pentri plu tigron

Frato de Zhang Daqian tre bone pentris tigron. Li ofte pentris tigron kaj Zhang Daqian aldonis fonon. Fakte ankaŭ Zhang Daqian lertis en pentrado de tigro, sed li malofte faris tion. Foje oni akiris lian pentraĵon pri tigro, kiun li faris post drinkado. Informiĝinte pri tio, multaj venis peti lin pentri tigron kontraŭ altega honorario. Li tre bedaŭris timante, ke lia pentraĵo de tigro estos pli ŝatata ol tiu de lia frato, kvankam lia frato ĝuis renomon pro la pentrado de tigro. Lia frato neniom ofendiĝis de tio kaj multe laŭdis lin kaj aldonis kaligrafaĵon sur lia pentraĵo. Sed Zhang Daqian ne pardonis sin. Li estis drinkema, sed li ĵuris abstini de drinkado kaj pentrado de tigro. Kaj li fidele plenumis la ĵuron.

En juneco li ellernis ludi maĝangon, sed ne ofte ludis ĉe la komenco. Sed poste li pli kaj pli absorbiĝis en tiu ludo. Foje li estis insidita, ke li forludis la hereditan netakseble valoran trezoron. Lia patrino volis rigardi la trezoron ĉe la morto, sed li nenion povis fari. Lia bona amiko informiĝis pri tio, reaĉetis la trezoron kontraŭ grandega sumo da mono kaj redonis ĝin al Zhang Daqian. De tio Zhang Daqian ĵuris neniam plu viziti hazardludejon kaj rigore postulis la posteulojn, ke neniu el ili vizitu hazardludejon, alie tiu estos eksigita de la familio.