• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-05 16:53:01    
Sharon vizaĝas al danĝero de murdo

cri

Sekve de proksimiĝo de retirado de Izraelo el la Gaza Zono, la rezista aktivado de izraela ultradekstra forto estas pli kaj pli intensa. La 4-an de julio, izraela prezidento Moshe Katsav avertis, ke iuj agititaj ultradekstristoj eble murdos ĉefministron Ariel Sharon. Nuntempe la sekuriga departemento de Izraelo jam plifortigis gardan laboron por Sharon kaj aliaj registaraj membroj.

Moshe Katsav faris tiun averton pri koncernaj ekstremaj paroloj de religiaj personoj. En la lastaj kelkaj semajnoj, iuj rabenoj altigis tonon oponan kontraŭ la solflanka aga plano kaj esprimis, ke retirado el la Gaza Zono malobservas judisman leĝon kaj konsistigis minacon al vivekzisto de Izraelo. La menciita aserto de tiuj rabenoj rememorigis al la homoj pri stato antaŭ murdo de izraela eksĉefministro Vitzhak Rabin. Tiam la instiga aserto de iuj religiaj personoj estas ĉirkaŭ sama kun tio. Katsav maltrankvile diris, ke tiuj homoj kiuj oponas kontraŭ la solflanka aga plano facile tiras konkludon el tiuj asertoj: por eviti ruiniĝon de Izraelo, oni devas murdi Ariel Sharon.

La maltrankvilo de Katsav ne estas senbaza. Frue en la pasinta jaro, ĉiam aŭdiĝis aserto pri tio, ke koncernaj ultradekstristoj volis murdi Ariel Sharon por enterigi la solflankan agan planon. Ekde la kuranta jaro, la instiga aserto de ultradekstra forto kontraŭ Sharon estis pli kaj pli furioza. Antaŭ kelkaj tagoj, la izraela ultradekstra forto lanĉis grandskalan manifestacion, ili detenis trafikajn arteriojn kaj faris intensan konflikton kun la izraela polico. La ekstrema agado de dekstra forto alvokis maltrankvilon de la izraela socio. En la pasinteco, kiam izraela ĉefministro Ariel Sharon estis demandita, ĉu li portas sekurveŝton, li ĉiam respondis, ke la sekurveŝto ne konformas al lia mezuro, li volas per tio montri, ke li ne zorgas pri minaco de morto. Tamen la nuna situacio ne permesis lin malstreĉi sian atenton.

Cetere, ĉar Vitzhak Rabin jam estis murdita, la izraelaj registaro kaj socio ne devas ne teni altan gardon al murdo eble fare de izraelaj ekstremistoj al Sharon. Ne nur la izraela sekuriga departemento altigis gardon al Sharon, sed ankaŭ ŝtatestro Katsav publike esprimis sian maltrankvilon pri la viva sekureco de Sharon, lia celo estis averti la izraelan socion kaj doni fortan premon al ekstremistoj por eviti reaperon de tragedio. En tia situacio, se ekstremistoj riskos en malespero, la sukcesa ebleco reduktiĝos.

La ekstrema rezista agado de la dekstra forto jam kaŭzis vastan fortan antipation en Izraelo. Laŭ opinio-sondo, subtena proporcio al la solflanka aga plano rapide kreskis de 50% antaŭ kelkaj semajnoj ĝis 63%, la ĉefa kialo estas tio, ke ekstrema agado de la dekstristoj ofendis publikan indignon.

Konsidere pri menciitaj faktoroj, estas malfacile al ekstremistoj por reaperigi tragedion de murdo de Rabin, tamen oni ankoraŭ devas sin gardi.