• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-05 17:57:33    
Vekiĝis afrikaj landoj

cri

La 4-an de julio, libia gvidanto Muammar al-Qadhafi emfazis en la malferma ceremonio de la 5-a Pinta Konferenco de Afrika Unio okazinta en la libia ĉemara urbo Syrte, ke la afrikaj landoj devas mem klopodi por solvi proprajn problemojn pri disvolviĝado. Li diris, ke Afriko ne havus ian ajn perspektivon, se ĝi tro multe sin dependigus de la helpoj el la okcidentaj landoj. Tiu ĉi parolo de Muammar al-Qadhafi montris, ke Afriko, post realigo de la politika sendependeco, komencis serĉi sian propran vojon de ekonomia disvolviĝo.

De tre longa tempo la afrika kontinento ĉiam sin trovas en relative malriĉa stato. Ĉi-foja Pinta Konferenco de Afrika Unio kaj la baldaŭ okazonta Pinta Konferenco de la Grupo de 8 ambaŭ prenas la problemon de afrika disvolviĝado kiel unu el la gravaj temoj. En la pasintaj kelkdek jaroj, la okcidentaj evoluintaj landoj liveris per malsamaj manieroj ekonomiajn helpojn al Afriko. Tamen kun tiuj helpoj estis ĉiam aldonitaj multaj nejustaj kondiĉoj. Krome, pro la longtempe ekzistanta neracia internacia ekonomia kaj komerca ordo, kaj ankaŭ pro tio, ke iuj okcidentaj landoj faris la helpadon nur buŝe, la helpoj el la okcidentaj evoluintaj landoj fakte ne alportis esencan plibonigon al la ekonomio de Afriko, sed male, alportis pezajn ŝuldojn al la afrikaj landoj. Tio kompreneble katenis la afrikajn landojn por realigi disvolviĝadon.

En la lastaj jaroj, la afrikaj landoj komencis konscii, ke la disvolviĝo de Afriko devas dependi de Afriko mem. Afriko devas sin liberigi el la pasiva dependo al la evoluintaj landoj, elvolvi siajn saĝon kaj kreivecon kaj iri propran vojon de disvolviĝo. Sub tia cirkonstanco Muammar al-Qadhafi apelaciis al la afrikaj landoj por serĉi propran vojon de disvolviĝo. Ankaŭ prezidanto de la Afrik-Unia Komisiono Alpha Oumar Konare apelaciis, ke afrikaj landoj per propraj fortoj solvu la kapitalan kaj aliajn problemojn.

Por iri la vojon de disvolviĝo estas necese, ke la afrikaj landoj faru aktivan klopodadon. Por tio Muammar al-Qadhafi akre montris, "Nia Afriko ne estas malriĉa. Male nia Afriko estas riĉa kontinento. Ni havas akvon, petrolon kaj naturgason. Kio mankas al ni estas la efikaj administrado kaj utiligado de riĉfontoj." Vere, katenite de la disvolviĝa nivelo, la teknika ekspluatado kaj ekonomia administrado de Afriko ankoraŭ restas sur tre malalta nivelo. La afrikaj landoj devas kiel eble plej frue fini la militajn kaosojn kaj tribajn konfliktojn kaj establi kompletan, altefikan socian funkcian mekanismon por krei bonan socian medion por la ekonomia disvolviĝado.

Krome, ankaŭ la evoluintaj landoj devas liveri efektivajn helpojn, por ke la afrikaj landoj sin liberigu el malriĉeco.