• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-05 21:41:25    
Vojaĝo al urbeto Fenikso (1)

cri
La urbeto Fenikso situas en la provinco Hunan de la centra parto de Ĉinio. Sin trovante en la brakumo de montoj, la urbeto estas tre okulplaĉa je la naturaj pejzaĝoj kaj modesta je la popola karaktero. Fama novzelanda verkisto s-ro Rewi Alley siatempe diris, ke ĝi estas la plej bela urbeto de Ĉinio.

La urbeto Fenikso estas naskiĝloko de la ĉina fama verkisto s-ro Shen Congwen, kaj ĝuste dank' al lia plumo, la urbeto estas konata de la mondo. En verkoj de s-ro Shen Congwen ofte aperas skriboj pri antikva urbo, kiu havas apartan ĉarmon kaj donas profundan impreson al legantoj. Ĝi ja estas la urbeto Fenikso. Mem atinginte la urbeton, oni trovas, ke la beleco kaj mistero de la urbeto priskribitaj en libroj de s-ro Shen Congwen ankoraŭ restas kiel antaŭe, kvazaŭ fiksiĝinte tie malgraŭ la tempopaso.

Karaj amikoj, jen aŭdiĝas orelplaĉa popolkanto de la miao-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando. Trapasinte la nordan pordon de la antikva urbeta muro aĝanta je pli ol 400 jaroj, oni povas eniri en la urbeton Fenikso kaj vidi, ke miao-naciecaj knabinoj portantaj la belajn arĝentajn kolringojn kaj kapornamaĵojn kantas la popolan kanton. En la urbeto Fenikso estas pli ol 300 mil loĝantoj, kiuj plejparte estas miao-naciecanoj kaj tujia-naciecanoj. Ankaŭ la tujia-a nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. En la urbeto Fenikso ofte videblas ne nur tiaj loĝantoj sin vestitaj per la propraj naciecaj kostumoj, sed ankaŭ palafitaj domoj, kiuj reprezentas la arkitekturan stilon de tiuj naciminoritatoj.

En la urbeto Fenikso, la plej interesa vidindaĵo estas la malnova kvartalo en la okcidenta duonparto de la urbeto. Malgraŭ longtempa erozio de vento kaj pluvo, la tradicia strukturo kaj historia originaleco formitaj jam en la 13-a jarcento konserviĝas sufiĉe komplete. La malnova urbeta kvartalo estis konstruita laŭlonge de la rivero Tuojiang, kies klara akvofluo trapasas la urbeton. En la kvartalo interplektiĝas stratetoj, borderataj de antikvaj urbeta muro, belfrido, kajo kaj templo. La vojoj de la stratetoj estis pavimitaj per malhel-ruĝaj ŝtonplatoj, ambaŭflanke de la vojo staras malnovaj domoj kun la longa historio. La tegmento de tiuj domoj estis konstruita per nigraj tegoloj, kaj ilia interna muro, per brunaj lignaj tabuloj. La domoj viciĝas en bona ordo.

Dispozicio de la urbetaj konstruaĵoj estis aranĝita laŭregule. Pliparto de la domoj ĉe stratoj estas butikaj, kaj la domoj ĉe la rivero ĝenerale estas palafitaj. Piede de montoj troviĝas multaj temploj.

La palafitaj domoj estas la plej karakterizaj konstruoj en la urbeto. Ĝenerale ili estas lignaj, unu parto de la domo pendas super la rivero Tuojiang, subtenate de fostoj fiksitaj sur la rivera fundo, kaj la alia parto de la domo kuŝas sur la ŝtona bazo ĉe la rivera bordo. La domoj kun la suprenlevita tegmentrando kaj skvameca tegola tegmento estas tre okulplaĉaj.

Pro sia aparta gracieco, la urbeto Fenikso allogas pentristojn kaj pikturajn amatorojn. Fraŭlino Cai Xiaoyue, kiu faras pentradon sur bordo de la rivero Tuojiang, diris, ke ŝi kaj ŝiaj kunlernantoj venis ĉi tien de la fora suda urbo Zhanjiang de la provinco Guangdong, por skizado. Ŝi diris:

"Mi lernas en la 3-a Liceo de la urbo Zhanjiang. Ĉiujare, superklasaj lernantoj de nia liceo, alvenas ĉi tien, veturante 12 – 13 horojn per trajno por fari la skizadon. Ĉitie-aj domoj estas tre karakterizaj kaj ege plaĉas al ni."

Laŭ la opinio de fraŭlino Cai Xiaoyue, kristale klara akvofluo de Tuojiang, palafitaj domoj ĉe la rivera bordo, antikvaj ŝtonplataj stratoj, sveltaj bambuoj kaj belaj knabinoj de la miao-a nacieco konsistigas la antikvan urbeton Fenikso.