• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-06 17:02:19    
Fuzhou -- 2200-jara urbo(2)

cri
Dank' al la geografia situo Fuzhou prosperiĝis kaj fariĝis grava haveno de transmara negoco post la 13-a jc. Ĉina teo eksportiĝis ĉefe tra Fuzhou. De tiam multaj Fuzhou-anoj transloĝiĝis al Taiwan, sudorienta Azio, Europo kaj Ameriko. Post la Opia Milito en 1840-1842, Fuzhou fariĝis unu el la kvin malfermitaj komercaj havenurboj. La urbaj kvartaloj rapide dilatiĝis laŭ Minjiang-rivero. Ĉe la suda bordo estas kvartalo de konsulejoj de 10 okcidentaj landoj. En 1866, stariĝis en Mawei, ekstera haveno de Fuzhou, Administra Buroo de Shiptransportado. Ĝi estis unu el la gravaj lokoj de frua teknika interŝanĝo de Ĉinio kaj la Okcidento.

En la historio Fuzhou 5-foje pligrandiĝis, malgraŭ tio en 1949, kiam fondiĝis la nova Ĉinio, la urbo havis areon de nur pli ol 10 kvadrataj kilometroj. Nun ĝi areas pli ol mil kvadratajn kilometrojn (la urbaj kvartaloj kovras 100 kvadratajn kilometrojn), kie vivas pli ol miliono da loĝantoj.

Komence de la 80-aj jaroj, en Fuzhou ne estis altaj domoj. Multaj loĝis en lignaj dometoj. En frosta Printempa Festo (la ĉina novjara tago), oni gluis paperon sur la lignaj muroj kun multaj fendoj por teni la temperaturon. Tial oni ŝercis -- "Fuzhou, papera urbo". En 1984, Fuzhou fariĝis unu el la unuaj malfermitaj urboj ĉemaraj en Ĉinio. Dank' al la ekspluatado kaj konstruado ĝia fizionomio multe ŝanĝiĝis.

Pri eksterlanda investo Fuzhou havas avantaĝon -- eksterlande loĝas 2.5 milionoj da Fuzhou-anoj, inter kiuj ne mankas riĉaj komercistoj. Pro nostalgio ili multe investis tieajn entreprenojn. Nun tie ĉiujare okazas Internacia Monato por inviti investantojn al kelkaj gravaj projektoj, kiaj reformado de malnovaj urbaj kvartaloj kaj entreprenoj, konstruo de bazaj instalaĵoj. Centoj da oldaj loĝkvartaloj estis renovigitaj, konstruiĝis loĝdomoj por kelkcent miloj da homoj kaj dekkelkaj ŝoseoj, stariĝis ch. cent domegoj, super Minjiang-rivero aperis kvar pontoj. La urbaj trafiko kaj telekomunikado multe pliboniĝas.

Mawei nun estas unu el la distriktoj de Fuzhou. En 1884 tie okazis mara milito inter Ĉinio kaj Francio. Antaŭ dekkelkaj jaroj, tie estis dezertaj plaĝo kaj marĉo. En 1985, Mawei fariĝis ekspluata distrikto de ekonomio kaj tekniko. Nun Mawei-haveno ligiĝas kun la tuta mondo. Ĝi estas ne nur ŝtatnivela ekspluata distrikto, sed ankaŭ investejo de komercistoj el Taiwan, alt-teknika ĝardeno kaj senimpostejo. La ekonomia evoluo de Fuzhou multe dependas de Mawei. En Fuzhou la similaj ekspluataj distriktoj estas dekkelkaj, al kiuj investis komercistoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj. Lau kontrakto ili devas investi sume 13.1 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun 2500 entreprenoj jam ekfunkciis. Formiĝas la ekonomia zono ĉe enmariĝo de Minjiang-rivero, kaj Fuzhou enviciĝis en la rapide evoluantaj lokoj de eksterakomerca ekonomio.

En modernigo de la urbo, la loka registaro dediĉas grandan atenton al la urba konstruo en la tuto, distrikta administrado, protektado de antikvaj stratoj, ĝardenoj kaj loĝdomoj. Oni jam konstruis dekojn da parkoj. En la estonteco Fuzhou estos ghardeneska, havena kaj komerca urbo