• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-06 17:10:11    
En urbeto de toufuo

cri
Antaŭ nelonge mi ĝuis pladojn el toufuo kun aparta gusto en la urbeto Jianmen de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.

Tiutage, kiam mi finis intervjuon, jam vesperiĝis. Mia amiko invitis min al malgranda restoracio antikveca kaj komforta ĉe strato. Li diris al mi ĉe tablo, ke ni havos lokajn pladojn kun originala gusto. Momenton poste, oni surtabligis delikate preparitajn pladojn unu post alia, kiujn mi ne konis. Poste la kuiristo sciigis al mi, ke tiuj pladoj estis faritaj el unu sama materialo -- toufuo kaj havas ĉiu interesan legendon. Mi miris, ke oni preparis el toufuo tiom da pladoj kun malsamaj gustoj. Post admirado de la kuirarto mi demandis la amikon pri la tiea toufuo.

De antikve Jianmen estas nepra enirejo al Sichuan-provinco. Kaj la tiea toufuo kun historio de pli ol 1 700 jaroj estas tradicia manĝaĵo tre ŝatata de klientoj el diversaj lokoj. Kun riĉa sperto, Jianmen-anoj lerte faras el toufuo bongustajn pladojn. Pro tio la urbeto famiĝis. En ĝi vivas ch. 400 familioj kaj ambaŭflanke de ĝia strato longa je du km prosperas pli ol 100 toufu-farejoj kaj restoracioj karakterizitaj de diversgustaj pladoj el toufuo. Ĉiutage komercistoj, turistoj kaj ŝoforoj venas en la urbeton kaj ĝuas la tieajn toufu-pladojn. Jen ilia veturiloj formas ambaŭflanke de la strato longan vicon ĝis ekster la urbeto.

La tiea toufuo bongustas, ĉar ĝia farado estas delikata. Hodiaŭ Jianmen-anoj aplikas ankoraŭ la antikvan toufu-produktan metodon sekrete hereditan. Ili uzas kiel materialojn sojfabojn kreskintajn sur ĉeriveraj kampoj kaj fontakvon el monto.

En la urbeto nemalmultaj familioj faras toufuon hejme. Posttagmeze ili mergas selektitajn sojfabojn en fontakvon por 10 horoj. En tre frua mateno, kiam koko kokerikas la unuan fojon, ili ekfaras toufuon. Viroj manipulas muelilon kaj en ĝian truon virinoj ŝutas per ĉerpilo mergitajn sojfabojn kun akvo. Dum la turniĝado de la muelŝtono elfluas blanka sojfaba lakto. Ĝin boliginte per milda fajro, ili ĝin filtras per gazo kaj en ĝin miksas iom da halogeno. Post ĝia kazeiĝo ili envolvas gĝn per gazo kaj subpremas ĝin per peza objekto. Kiam akvo estas elpremita, toufuo pretiĝas. Tagiĝas. Oni transportas la vaporantan toufuon al restoracioj per vekto kun bambuaj korboj aŭ per ĉaro. Laudire, la urbeto konsumas ĉiutage pli ol 400 kg. da toufuo. Se ĉi tiu ne elvendiĝas en la sama tago, oni tranĉas ĝin en malgrandajn kubojn, enfrotas salon en ilin, bukanas ilin per segaĵo ĝis flaviĝo kaj kolektas ilin sur bambuajn pinglojn por ilin sekigi. Tiaj ventsekigitaj toufuaĵoj estas preferataj de vin-trinkantoj.