• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-06 17:24:32    
Pinta Konferenco de Grupo de 8 perspektive

cri

De la 6-a ĝis la 8-a de julio okazos la Pinta Konferenco de la Grupo de 8 en Gleneagles de Skotlando, norda Britio. La ĉeestontaj gvidantoj diskutos pri du grandaj temoj: helpo al Afriko por elimini malriĉecon kaj mildigo de la tutgloba klimata varmiĝo. Ĉi-foja Pinta Konferenco metos la du temojn en rimarkindajn lokojn, tamen analizistoj dubas pri tio, ke la konferenco atingos unuanimecon.

Tio estos la unua fojo en la historio de la Pinta Konferenco de la Grupo de 8, ke ĝi metos "helpon al Afriko por elimini malriĉecon" en tiel gravan pozicion por diskutado. En la ekonomia tutmondiĝo de la lastaj jaroj, la malriĉaj evoluantaj landoj, precipe tiuj afrikaj landoj, estas iom post iom randigitaj. Iuj evoluintaj landoj jam konsciis, ke inter la riĉaj kaj malriĉaj landoj troviĝas surpriza fendego en sinteza ŝtata povo kaj popolana vivkvalito. Tia diferenco kaŭzos netakseblan damaĝon al la stabileco kaj ekonomia disvolviĝo de la tuta mondo. Brita ĉefministro Tony Blair montris, ke se tiaj statoj ne estos ŝanĝitaj, "la evoluintaj landoj ne realigos sian celon de kreskado". Tial, helpo al malriĉaj landoj eliri el la ekonomia malfacilo estas necesa ne nur por teni la stabilan kreskadon de la monda ekonomio, sed ankaŭ por la interesoj de la evoluintaj landoj.

Ne nur politikistoj, sed ankaŭ ordinaraj popolanoj konsciis pri tio. La ordinaraj popolanoj, per kelkaj paradaj aktivadoj, esprimis sian deziron por postuli, ke la 8-landaj gvidantoj realigu siajn promesojn per aktualaj rimedoj por helpi Afrikon sin liberigi el malriĉeco.

Kvankam la du gravaj temoj de helpo al Afriko por elimini malriĉecon kaj mildigo de la tutgloba klimata varmiĝo estas alte atentataj, tamen la britaj amaskomunikiloj ankoraŭ montras, ke estos malfacile por diversaj ĉeestontaj flankoj atingi unuanimecon. La Pinta Konferenco ne akiros grandan progreson.

Koncerne helpon al Afriko, la kunveno de financaj ministroj de la Grupo de 8 okazinta en la lasta monato jam atingis interkonsenton pri nuligo de ŝuldoj de 18 malriĉaj landoj kun la totala sumo de 40 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiu ĉi historie plej granda ŝuldo-nuliga plano espereble estos sankciita en ĉi-foja Pinta Konferenco. Tamen nur nuligo de ŝuldo estas tute ne sufiĉa por solvi la profundan malriĉecon de Afriko. La evoluintaj landoj devas ankaŭ preni rimedojn, kiaj pligrandigo de por-evoluigaj helpoj, nuligo de agrikultura subvencio kaj malfermo de merkato.

Koncerne mildigon de la tutgloba klimata varmiĝo, la ĉefa obstaklo venas el Usono. Usono estas unu el la landoj en la mondo, kiuj plejmulte ellasas varman gason. Tamen en 2001, usona prezidento George W. Bush retiris Usonon el la Kiota Protokolo kun la pretekstoj, ke "redukto de ellaso de varma gaso influos la usonan ekonomian disvolviĝon" kaj "ankaŭ evoluantaj landoj havas la respondecon pri redukto de ellaso de varma gaso".

Analizistoj opinias, ke en ĉi-jara Pinta Konferenco de la Grupo de 8, la ĉeestontaj gvidantoj probable atingos certagradajn interkomprenadon kaj komunajn konojn pri iuj gravaj internaciaj problemoj, tamen por propraj interesoj, ili ne evitos la situacion, ke restos "pli da diverĝoj ol la komunaj konoj".