• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-06 21:02:33    
Vojaĝo al urbeto Fenikso (2)

cri
En la urbeto Fenikso, la plej interesa vidindaĵo estas la malnova kvartalo en la okcidenta duonparto de la urbeto. Malgraŭ longtempa erozio de vento kaj pluvo, la tradicia strukturo kaj historia originaleco formitaj jam en la 13-a jarcento konserviĝas sufiĉe komplete. La malnova urbeta kvartalo estis konstruita laŭlonge de la rivero Tuojiang, kies klara akvofluo trapasas la urbeton. En la kvartalo interplektiĝas stratetoj, borderataj de antikvaj urbeta muro, belfrido, kajo kaj templo. La vojoj de la stratetoj estis pavimitaj per malhel-ruĝaj ŝtonplatoj, ambaŭflanke de la vojo staras malnovaj domoj kun la longa historio. La tegmento de tiuj domoj estis konstruita per nigraj tegoloj, kaj ilia interna muro, per brunaj lignaj tabuloj. La domoj viciĝas en bona ordo.

Irante sur tiuj ŝtonplataj stratoj kaj rigardante maljunajn domojn starantaj ambaŭflanke, oni sentas sin kvazaŭ esti en la longa historia fluo. Kaj la abundaj butikoj, antikvece stilaj tinkturejoj, budoj, vinfarejoj kaj kolportistoj vestitaj per naciecaj kostumoj formas interesan ĝenron pri la mozaika socia vivo de la okcidenta parto de la provinco Hunan.

Ĉe bordo de la rivero Tuojiang, sennombraj palafitaj domoj konstruitaj laŭ la tradicia arkitektura stilo, simile al longkruraj gruoj, staras en la akvo laŭlonge de la riverbordo; la smeralda riverfluo lante ondadas, lokanoj lavas vestojn kaj legomojn en la rivera akvo kaj gaje babiladas. Ili tute ne konsciis, ke kune kun la bildeca rivero Tuojiang kaj interesaj palafitaj domoj, ankaŭ ili mem fariĝis parto de la pentrindaj pejzaĝoj en la okuloj de turistoj. Mi faris ekskurson sur la rivero Tuojiang, veturante per boato. Dum la ŝipveturado mi sate ĝuis la bildojn de ambaŭbordaj vidindaĵoj, samtempe la babilado kun la maljuna boatisto Peng bone spicis mian vojaĝon per multaj informoj. Li diris:

"De tri jaroj mi laboras kiel boatisto. Preskaŭ en ĉiu familio loĝanta ĉe bordo de la rivero Tuojiang troveblas boatisto. La loĝantoj fariĝas pli kaj pli riĉaj ol antaŭe, kaj estas okupitaj pro turisma afero, precipe en la sezono abunda je turistoj."

Maljunulo Peng estas indiĝeno de la urbeto Fenikso. En la pasinteco li sin vivtenis ĉefe per terkultivado, kaj nuntempe, krom agrikultura produktado, li ankaŭ servas kiel boatisto de turisma kompanio, kaj kondukas turistojn en- kaj ekster-landajn ekskursi surakve. Prenante tiun maljunan boatiston kiel ĉiĉeronon dum la surakva ekskurso, mi sciis multajn legendojn kaj rakontojn pri la urbeto Fenikso, ĝiaj indiĝenaj loĝantoj Miao-oj kaj Tujia-oj, iliaj interesaj moroj kaj kutimoj.

Post la kontentiga ekskurso, mi revenis al la ŝtonplataj stratoj kaj senlace butikumis por aĉeti memoraĵojn, kiujn mi portos hejmen. Inter la butikoj de la urbeto Fenikso troviĝas pluraj vendejoj de zingibra bombono, kaj el ili la plej renoma estas la vendejo de la familio Zhang kun la centjara historio. La mastrino de la vendejo s-ino Zhang Lanqing diris al mi, ke la zingibra bombono vendata ĉi tie estas man-farita. Por fari tian bombonon, oni devas unue meti en la kaldronon la brunan sukeron, krudan zingibron, sezamon kaj fontakvon laŭ proporcio, poste kuiri ilin kiel siropon, kaj fine fari la varman siropon en la formon de strioj. S-ino Zhang Lanqing diris:

"Nia man-fara metodo de la zingibra bombono estas heredita el mia avino. En la jaro 1896, ŝi komencis fari komercadon de la zingibra bombono. Antaŭ tio ŝi vendis diversajn manĝaĵojn, poste ŝi trovis, ke kune bolkuiritaj, zingibro kaj bruna sikero ne nur estas utila por varmigi stomakon, vigligi sang-cirkuladon, ĉesigi tusadon kaj forigi astmon, sed ankaŭ tre bongustas, sekve ŝi kaj la familianoj komencis la man-faradon de la zingibra bombono."

Krom tia tre bongusta bombono, ankaŭ aliaj multaj aĵoj en la butikoj de la urbeto Fenikso estas aĉetindaj. Aparte menciindaj estas metiartaĵoj de la miao-a nacieco, kaj ili estas tre kuriozaj. Kiam oni vizitas butikojn, kie vendiĝas arĝentaj ornamaĵoj, plektaĵoj, papertondaĵoj kaj batikaĵoj, ili ofte trovas rarajn memoraĵojn indajn je rezervado.