• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-06 21:55:07    
Vojaĝo al petrola urbo sur dezerto (2)

cri
La pli ol 30 putoboristoj de la taĉmento n-ro 60148 venis el Sichuan-provinco. Evidente ili ne kutimiĝis al la tiea klimato: Somere la temperaturo atingas eĉ 75°C kaj vintre ĝi malleviĝas al 34°C sub la nulo, krome, la taga kaj nokta temperaturoj ege diferencas. Tamen tio ne fortimigis ilin.

En la vertikala puto borata de ili abundis hidrogena sulfido. Do, oni devis enverŝi en ĝin akvon kaj forbruligi la superfluan gason elkondukitan el ĝi. Dum pli ol du monatoj ili jam boris pli ol kvarmil metrojn.

"Bonege!" mi laŭdis.

"Tio estas nenio. Niaj samprovincanoj de la taĉmento n-ro 60146 jam boris 7.5 mil metrojn. Ilia puto estas la plej profunda en Azio."

Tiuj petrollaboristoj diris al mi, ke ĉiujare ili havas sesmonatan libertempon por viziti la familianojn. Menciante hejmon, iu pli-ol-50-jara inĝeniero diris kun emocio: "Antaŭe mi neniam sentis la hejmon tiom varma kaj kara kiel nun."

Tamen ili ne plendis pri tio. Ili diris, ke ili ĉiuj venis tien volonte kaj devas labori diligente malgraŭ forta sopiro al hejmo.

Du monatojn poste, kiam nafto ŝprucos el la puto, ili forigos la platformon, instalos oledukton kaj pumpilon por konduki nafton al la kvara laborkvartalo de la petrolkampo.

Antaŭ domo simila al tristela hotelo en tiu ĉi kvartalo kuŝas granda placo, ĉe kiu verdas herboj kun belaj floroj, kaj vojetoj kondukas al eleganta ĝardeno en stilo de suda Ĉinio. Ekster la ĉirkaŭ muro etendiĝas strato, ambaŭ flanke de ĝi prosperas tamarikoj, kaligonoj (Calligonum mongolicum) kaj aliaj arboj. Ĉe la ekstremo de la strato estas nemalgranda moderna fabriko. Tie bonorde staras cilindraj ŝtalaj konstruaĵoj, interligitaj per multaj tuboj. Meze sidas konstruaĵo kun malhelblua vitro.

La fabriko povas trakti ĉiujare 2.5 milionojn da tunoj da nafto. Tie funkcias ankaŭ aŭ tomata regadejo de internacia nivelo de la 90-aj jaroj, 42 petrolputoj kaj ole-stacio kun jara kolekta kapablo de 900 mil tunoj.

Tie laboras nur 51 gejunuloj kun meza aĝo de 26.6 jaroj. Li Ping kaj Hong Yujuan, du el la kvar virinoj de la laborejo, venis tien respektive en 1996 kaj 1997, diplomiĝinte el petrola instituto.

Virinoj laborantaj sur la petrolkampo Tazhong estas malmultaj. Oni malfacile povas imagi la rilatojn inter la furiozeco de dezerto kaj la mildeco de virinoj. Homoj, kiuj longe vivas en dezerto, fariĝas incitiĝemaj kaj koleremaj kun kruda haŭ to. Ĉu tiuj virinoj povas kutimiĝi al tio?

"Kompreneble, inter revo kaj realo estas granda distanco. Mi iam havis revon kaj strebis al ĝia realiĝo, kaj en la revo kunfandiĝis ĝojo kaj malĝojo. Mi ne bedaŭ ras mian elekton," Li Ping diris kviete.

"Mi iam ploris. Sopirante pri la hejmo, mi malĝojas. Mi preferas larmi ol vivi banale," HongYujuan konfesis malkaŝeme.

"Tre lacaj, ĉiutage ni plej deziras dormi profunde," ili preskaŭ samtempe diris al mi. Fakte, ili ofte sin amuzas per ludo de kartoj, tabloteniso, bilardo kaj eĉ naĝo. Tie ili, kvankam rigardataj kiel "princinoj", ne estas dorlotataj. Kiel tamarikoj en dezerto, ili alportas al tiu vira mondo virinajn ĉarmon kaj tenerecon. Se mankus ili en la taĉmento, certe perdiĝus forta allogo por serĉi trezoron en la dezerto.