• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 07:43:43    
Bian Yufang: "Se mi rejuniĝus je 10 jaroj..."

CRI
"Se mi rejuniĝus je 10 jaroj, mi do..." Tia ideo min hantadas, post kiam mi 40-jariĝis. Multaj logoj embuskas en la mondo. Ho, kiom bona la juneco! Se la Tempo reprenus 10 jarojn, ke mi restu en la aĝo de 30 jaroj, mi nepre lernus ankoraǔ unu el la fremdaj lingvoj, vojaĝus al diversaj landoj, serioze studus arkitekturon, juron, mondan historion kaj... kaj reirus en la universitaton el kiu mi diplomiĝis, por aǔskulti lecionojn pri supera matematiko... Aǔtune de 1997, la gazeto "Beletro" okazigis PEN-kunvenon en Xi'an. En la simpozio mi rimarkis, ke Jia Pingwa kaj Yu Qiuyu tre bele skribas per peniko ideogramojn, kaj tre admiris; ankaǔ Zhou Tao kaj Li Gang povas min eklipsi per kaligrafio. Kia mi? Tutjare mi apenaǔ tuŝis penikon; kaj, kiam mi levis tian skribilon, la fingroj ektremis. Ve, mi diligente min ekzercus, se mi rejuniĝus je 10 jaroj!
Reveninte al Pekino, mi parolis pri tio al Wang Yong. Li diris, ke eĉ nun ne estas malfrue. Cent tagoj sufiĉas. Provu, nu!
Nu! Mi aĉetis kaligrafian lernolibron kaj komencis lerni belskribadon. Pasis 100 tagoj. Kaj la 2-a cento. Kaj fine, jam 6 jaroj. La plej granda rikolto estas ne tio, kiom mi lertiĝis en la kaligrafio, sed tio, ke la ekzercado naskis al mi multan plezuron, kaj eĉ saĝon. Aliulo ne povas percepti la medolon.
Mi dankas la kaligrafion, tiom pli tion, ke la seo ĝentile sin retiris anstataǔ meti al mi aĝo-obstaklon. Hobio levis min sur pli altan ŝtupon. Alie mi veadus ĝis vera maljuniĝo.
Aliflanke, la kaligrafio ŝanĝis mian pensomanieron: Mi loĝas je 15 kilometroj malproksime de la ĵurnala redakcio en kiu mi laboras. Tiel do, en ĉiu tago mi perdas multe da tempo sur la vojo, sume je 30 kilometroj. Kolego konsilis, ke mi lernu stiradon.
Antaǔ 5 jaroj mi jam komencis la trejniĝadon, tamen, bedaǔrinde, ne persistis. Kaj nun, jam pli ol 50-jara, mi ankoraǔ risku la vivon?
Mi denove falis en la abismon – "Se mi rejuniĝus je 10 jaroj, mi do..."
Tago sekvas tagon.
Foje, kiam mi trankvile sidis en aǔtobuso, subite min atakis tiaj demandoj, "Vi volas resti tia ĝismorte? Vi mem destinas vin por ne tuŝi la stirilon?" Mi baniĝis en ŝvito. Resobriĝinte mi decidis min anonci al stira lernejo.
Tagon sekvis jam kvazaǔ ne tago, sed kuraĝo kaj memfido, pli kaj pli fortiĝantaj. Post kelkaj monatoj mi ricevis diplomon.
La esenco de kaligrafio kaj aǔtostirado miaflanke kuŝas en tio, ke por ĉiam for jam "Se mi rejuniĝus je 10 jaroj..."
Kiom bela la vivo!