• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 08:46:37    
Formiĝo kaj disvolviĝo de pinta konferenco de la Grupo de 8

cri

De la 6-a ĝis la 8-a de julio en Gleneagles de norda Britio, okazos la pinta konferenco de la Grupo de 8. La konferenco diskutos ĉefe pri helpo al afrikaj landoj por redukti malriĉon kaj pri ŝanĝiĝo de tutgloba klimato. La pinta konferenco de la Grupo de 8 ĉijare ankaŭ invitis gvidantojn de Brazilo, Ĉinio, Hindio, Meksikio kaj Sudafriko kaj ili faros dialogon de 8 kun 5 en la konferenco.

La Grupo de 8 konsistas el Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Kanado, Rusio kaj Usono, ĝia antaŭa formo estas la Grupo de 7 sen Rusio. La pinta konferenco de la Grupo de 8 estas evoluigita el la pinta konferenco de 7 okcidentaj landoj.

En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, okcidentaj landoj sinsekve spertis la plej seriozan ekonomian krizon post la 2-a Monda Milito. Por kune esplori la ekonomian situacion de la mondo, akordigi politikojn de diversaj landoj kaj revigligi okcidentan ekonomion, sub propono de Francio, gvidantoj de Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Usono okazigis la unuan pintan konferencon en Francio en 1975. Kiam okazis la 2-a pinta konferenco en 1976, ankaŭ Kanado aliĝis al la konferenco kaj konsistigis la Grupon de 7. Ekde la jaro 1977, ankaŭ gvidantoj de la Eŭropa Komunumo (la nuna EU) laŭinvite partoprenis en la konferenco. Poste, la pinta konferenco de la Grupo de 7 estis fiksita kiel sistemo kaj okazas en ĉiu jaro alterne en la membrolandoj.

En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, gvidantoj de Sovet-Unio kaj Rusio sinsekve estis invititaj al la pinta konferenco de la Grupo de 7 kaj faris intervidiĝon kun ŝtatestroj de la 7 landoj. En 1994, kiam okazis la 20-a pinta konferenco de la Grupo de 7, tiama rusa prezidento Boris Yeltsin oficiale partoprenis en diskutado pri politikaj problemoj kaj formiĝis sistemo de 7+1. En la pinta konferenco okazinta en Usono en 1997, kiel gastiganto, usona prezidento Bill Clinton invitis Boris Yeltsin oficiale partopreni en politika diskutado kaj unuafoje kune publikigis la lastan komunikon en la nomo de la "pinta konferenco de la Grupo de 8". Rusio fariĝis oficiala membro de la organizo kaj la pinta konferenco de la Grupo de 7 ŝanĝis sian nomon kiel pintan konferencon de la Grupo de 8, ĉeestantaj 8 landoj estis nomataj kiel la Grupo de 8. Tamen tiutempe Rusio ne partoprenis en la diskutado pri konkretaj ekonomiaj problemoj de la mondo.

Komence, la pinta konferenco diskutis ĉefe pri ekonomia problemo kaj akordigo de makroskopaj ekonomiaj politikoj de diversaj landoj. En la lastaj jaroj, la politika problemo pli kaj pli fariĝis grava diskuttemo. Dum la pinta konferenco de la Grupo de 8 okazinta en Evian de Francio en 2003, ankaŭ okazis neoficiala dialoga kunveno de gvidantoj de Sudo kaj Nordo. Ĉijare okazos la kunveno de 8 landoj kun 5 evoluantaj landoj. Tio montras, ke la pli kaj pli gravaj pozicio kaj rolo de evoluantaj landoj alvokas atenton de evoluintaj landoj.