• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 14:59:15    
Konstrui terenon por tuttergloba industrio de konsuma elektroniko (foto)

cri
De la lastaj jaroj, ĉina industrio de konsuma elektroniko rapide disvolviĝas. Precipe post ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, ĉina merkato estas pli malferma kaj konsuma bezonado pli aktiva. Povas esti dirite, ke la ĉina merkato estas bonŝanco de la industrio en la tuta mondo. Laŭ publika opinio, Ĉinio iom post iom fariĝos la plej granda produkta, eksporta kaj konsuma bazloko de konsuma elektroniko sur la tuta terglobo kaj ankaŭ la ĉina merkato fariĝos la tria granda merkato de konsuma elektroniko sekve de Usono kaj Eŭropo. Tial la ĉina industrio de konsuma elektroniko urĝe bezonas konforman internacian komercan foiron kaj per tio, entreprenoj povu plifortigi interfluon kaj teknikan kunlaboron kaj plivastigi internacian komercon. En tia fono, Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko naskiĝis laŭbezone.

2005a-jara Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko oficiale funkciis de la 1-a ĝis la 4-a de julio en la ĉina apudmara urbo Qingdao. Ĉeftemo de la foiro estas "Kunfandiĝo de Komputilo、Interkomunikado kaj Konsuma Elektroniko kaj Senfenda Vivo". En la foiro, eksponiĝis movebla konservado、familia kinejo kaj diĝitaj produktoj. Tiuj produktoj preskaŭ kovras ĉian kampon de nuna konsuma elektroniko.

Konstanta vic-estro de Ĉina Ĉambro de Elektronika Komerco sinjoro Wang Ning konigis:

"Ĉi-foja foiro prenas 'kunfandiĝon de komputilo、interkomunikado kaj konsuma elektroniko" kiel ĉeftemon, tio estas efektiva enhavo de konsuma elektroniko. En la pasinteco, konsuma elektroniko aludis familian elektroaparaton, t.e. televidilon、glacikeston kaj lavmaŝinon. Nun la koncepto ŝanĝiĝis. Post eniro de privata komputilo en ordinaran familion, komputilo sin turnas al privata konsumaĵo. Sekvas poŝmantelefono. Ĝi estas plej granda konsumaĵo en la tuta lando kaj preskaŭ ĉiuj havas ĝin. Nun la koncepto pri konsuma elektroniko plivastiĝas, ekzemple diĝitaj produktoj. En la ĉi-foja foiro, ni klopodas por formigi koncepton de konsuma elektroniko---"kunfandiĝo de komputilo、interkomunikado kaj konsuma elektroniko"."

Nun ne ekzistas klara divido inter familia elektroaparato, interkomunikado kaj informadika tekniko. Familia elektroaparato informadikas kaj informaj produktoj estas uzataj en ĉiutaga vivo. Nova softvara tereno kaj nova vivmaniero senĉese ŝprucas. Povas esti dirite, ke en Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko, partoprenantaj entreprenoj ĝuas grandan terenon de kunfandiĝo de industrio de konsuma elektroniko, produktoj kaj tekniko, sed ne simplan komercan scenejon de familiaj elektroaparatoj.