• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 15:11:35    
Londono sukcesis en peticiado de Olimpikoj de 2012

cri
Je la 19-a horo kaj 45 minutoj laŭ loka tempo de Singapuro, en la 117-a plena sesio de Internacia Olimpika Komitato, prezidanto de la Komitato Jacques Roge deklaris, "Gastiganta urbo de Someraj Olimpikoj de 2012 estas Londono". Post tuttaga streĉa prezentado, taksado kaj balotado, Londono ridis la lasta.

Kvin urboj, kiuj partoprenis en peticiado de Olimpikoj de 2012, estas Londono, Madrido, Moskvo, Nov-Jorko kaj Parizo. Finfine Londono sukcese akiris gastigantecon de Olimpikoj de 2012, venkinte la 4 rivalojn. Post Olimpikoj de 1908 kaj 1948, Londono triafoje gajnis la gastigantecon de Someraj Olimpikoj.

Ĉi-foja konkurso pri peticiado de Olimpikoj estas la plej intensa en la historio. Laŭ statuto de la Internacia Olimpika Komitato, en la balotado, urbo, kiu akiris pli ol duonon de la balotiloj, gajnu la gastigatecon. Se neniu urbo akiris pli ol duonon de balotiloj post unua balotado, urbo, kiu akiris plej malmultajn balotilojn, elkribriĝis. Poste funkcias denova balotado ĝis naskiĝo de urbo, kiu akiris pli ol duonon de la balotiloj.

En ĉi-foja konkurso pri peticiado de Olimpikoj, la nombroj de balotiloj akiritaj de la 5 urboj estas tre proksimaj. En la antaŭaj tri balotadoj neniu urbo venkis. Moskvo elkribriĝis en la unua balotado, kaj Nov-Jorko en la dua balotado. En la tria balotado, Madrido, kiu estis titolita "malhela ĉevalo", malsukcesis pro plimalmulto je 2 balotiloj. En la finalo, per tre malforta supereco de 54 kontraŭ 50, Londono venkis Parizon, kies venkon oni antaŭvidis.

En gazetara konferenco okazinta poste, Jacques Roge esprimis sian gratulon al Londono kaj ankaŭ respekton al Parizo, Nov-Jorko, Madrido kaj Moskvo. Li esperis, ke tiuj urboj ne forlasu sian klopodon por plua peticiado de Olimpikoj.

En la gazetara konferenco Londona Peticiada Komitato por Olimpikoj esprimis, ke ĝi pretas prezenti al la Brita Parlamento leĝprojekton koncernan al Olimpikoj, kaj ankaŭ koncernaj fakoj de Londono vigle okazigos adjudikigon de instalaĵoj de la Olimpikoj. En la konferenco, prezidanto de la Londona Peticiada Komitato por Olimpikoj, ĉampiono de 1 500-metra vetkuro de la Olimpikoj de 1980 kaj 1984, Sebastian Coe, diris, ke estas honore ke Londono refoje gajnis gastigantecon de la Olimpikoj. Londono ne malesperigos ĉiujn kaj ne forgesos sian internacian devon. Li esperas, ke gejunuloj de la tuta mondo partoprenu en sportado.

En ĉi-foja konkurso, Parizo ĉiam estis atendata de la publiko, eĉ nemalmultaj amaskomunikiloj antaŭjuĝis, ke venkos plejparte Parizo. Ĝia falo surprizis nemalmultajn membrojn de la Internacia Olimpika Komitato. Dick Pound, membro de la Komitato, prezidanto de la Monda Kontraŭnarkotaĵa Agentejo, esprimis, ke pluraj kialoj kaŭzis falon de Parizo kaj venkon de Londono.

Dick Pound diris, ke la ĉefa kaŭzo de londona sukceso estas tio, ke Londona Peticiada Komitato por Olimpikoj persiste esperas, ke pere de Londono, la monda metropolo, oni diskonigu olimpikan spiriton al ĉiuj gejunuloj de la mondo. Li diris, ke la fido pri diskonigo kaj disvastigo de la olimpika spirito, en kiu Londono persistis en la peticiado, montri al homoj belan aspekton. Gvidate de Sebastian Coe, Londona Peticiada Komitato por Olimpikoj, ellaboris tre detalan kaj zorgan planon por la laboro pri peticiado de Olimpikoj, kaj ankaŭ la forta subteno de la brita registaro ludis gravan rolon por londona sukceso en la peticiado.