• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 10:25:26    
Irakaj armitoj celas diplomatojn en Irako (foto)

cri

En la lastaj tagoj en Irako, sinsekve okazis atakoj kontraŭ diplomatoj en Irako. Tio aldonis malfacilon al la iraka transira registaro por plibonigi la sekurecan situacion kaj alvokis vastan reagon en kaj ekster Irako.

La 2-an de julio, egipta unua diplomato Ihab al-Sherif estis forkaptita de irakaj armitoj en okcidenta Bagdado. La 5-an de julio, la organizo al-Qaeda Grupo de Jihad sub la organizo al-Qaeda deklaris respondeci pri tiu evento. Antaŭtagmeze de la 5-a de julio en Bagdado, Hassan Malallah al-Ansari, aferŝarĝito de Barejna Reĝlando en Irako, estis atakita kaj vundita de armitoj, laŭdire armitoj intencis forkapti al-Ansari. Samtage, la aŭtovico de Mohammed Younis Khan, pakistana altranga komisaro en Irako, estis atakita de irakaj armitoj en Bagdado, feliĉe neniu vundiĝis en la evento.

Analizanto opinias, ke lastatage armitoj turnis atakan lancpinton al fremdlandaj diplomatoj en Irako, ili evidente havas politikan kaj militan celon.

Unue, per atako kontraŭ fremdlandaj diplomatoj, armitoj esperas devigi fremdlandajn registarojn retiri diplomatian delegacion el Irako kaj tiel izoli la irakan transiran registaron en la internacia socio kaj faligi la politikan rekonstruadon de Irako en izolitan senelirejon.

Due, per atako kontraŭ diplomatoj de Egiptio, Barejno, Pakistano kaj aliaj landoj en Irako, armitoj avertis ilin kaj aliajn arabajn kaj islamajn landojn ne partopreni en la postmilita rekonstruado de Irako gvidata ĉefe de Usono. El la atakoj al diplomatoj de koncernaj landoj, oni komprenas, ke tiuj landoj kondukis al si malkontenton kaj malamikecon de irakaj armitoj pro la politiko pri Irako aŭ pri terorismo.

Trie, armitoj intencas decentrigi atenton de la koalicia armeo de Usono kaj Irako per atako kaj forkapto de diplomatoj. La usona armeo en Irako kaj irakaj trupoj plue faras militan agadon por ekstermi la kontraŭusonan kaj kontraŭregistaran armitan forton. Kiam Usono kaj Irako plifortigas protektadon al diplomatoj, tiuj armitoj havos tempon por ripozi kaj ekkaptos la oportunon lanĉi pli multajn atakojn. Laŭ raporto de la televida stacio al-Jazeera, en la 5-a de julio en diversaj lokoj de Irako okazis multaj atakaj eventoj kontraŭ la usona kaj iraka trupoj, preskaŭ 20 irakanoj mortis.

Laŭ la publika opinio, la agado de armitoj kontraŭ fremdlandaj diplomatoj jam kaŭzis iujn negativajn influojn. Diplomatiaj delegacioj de diversaj landoj en Bagdado esprimis maltrankvilon pri la iraka situacio kaj timis, ke atako kontraŭ diplomatoj pluapaŝe intensiĝos; forkapto de egipta unua diplomato eble pluapaŝe malrapidigos paŝojn de la iraka instanco por gajni konfirmon de arabaj landoj; Pakistano decidis retiri Mohammed Younis Khan el Irako.

Analizanto montras, ke en la politika rekonstruado de Irako aperis nemalmultaj pozitivaj faktoroj, la intenco de armitoj pri malhelpo de la politika rekonstruado de Irako per atako kontraŭ fremdlandaj diplomatoj malfacile sukcesos. La 4-an de julio, la Ĝenerala Konferenco de Sunaismo de Irako Adnan al-Dulaimi alvokis sunaismajn arabojn partopreni en la ĝenerala elektado baldaŭ okazonta. En la sama tago, du grandaj sunaismaj kontraŭusonaj kaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj "Mujahideen Armeo" kaj "Islama Armeo de Irako" postulis la usonan Ŝtatan Departementon sendi oficialan inviton al ili por fari intertraktadon kun Vaŝingtono.

En la 5-a de julio, ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan, ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Amr Moussa kaj gvidantoj de regionaj organizoj esprimis kondamnon al atakaj eventoj kontraŭ fremdlandaj diplomatoj. Ĉio montras, ke en kaj ekster Irako regas la espero, ke la iraka politika rekonstruado glate iros kaj ne estos influata de koncernaj atakaj eventoj.