• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 12:07:07    
Domoj de Tibet-nacio

cri
La loĝejoj de Tibet-nacianoj havas multajn formojn kaj karakterizajn gustojn.

Fuorta domo

Plej tipa domo de Tibet-nacio, konstruita el ŝtonoj kaj ligno. Domo de tiu stilo impresas per imponeco kaj solideco. La supro estas malpli granda ol la bazo. Tia domo konsistas el du etaĝoj kaj la nombro de ĉambroj estas kalkulata laŭ la fostoj. La teretaĝo estas malpli alta kaj uzata kiel stalo kaj konservejo. La supra etagho estas loĝejo. Grandaj ĉambroj estas uzataj por sidoĉambro, litoĉambro kaj kuirejo, kaj malgrandaj kiel konservejo kaj ŝtupara ĉambro. Se estas tria etaĝo, do ĝi estas uzata por litanio kaj sunumo. Tia domo estas fortika kaj malvarmizola.

Jurto

Jurto estas uzata por nomada vivo. Ordinara jurto estas malalta kaj malgranda, en formo de kvadrato au oblongo, starigita per framo alta je 2 metroj. Ĝia supro estas kovrita per felto el poefaga lano, kun fendo en la mezo por enlasi lumon kaj ventoli. Ĉirkaŭe estas ŝnuroj el poefaga lano por fiksi la jurton al la tero. Interne de la jurto estas malalta ronda muro el tero, herboj, adoboj kaj rulŝtonoj, kaj sur la mureto stakiĝas sekalo, buteraj sakoj kaj seka bovfekaĵo (kiel brulaĵo). Meze de la jurto estas fajrujo, kaj post la fajrujo estas budhostatuo. Ĉirkaue de la fajrujo sterniĝas ŝaffeloj por sidado.

Dekoracio

La ofte uzataj ornamaj desegnoj estas faritaj sur muroj kaj la muroj de sidoĉambro estas farbitaj per blua, verda kaj ruĝa strioj en simbolo de la ĉielo, tero kaj maro. En iuj lokoj oni pentras sur la pordo sunon, lunon kaj noboflokojn, aŭ pendigas flagojn. Kaj ankaŭ estas la ŝato multe ornami eksterajn murojn, pordon kaj fenestrojn.

Religiaj ornamoj estas la plej okulfrapaj markoj por tibet-naciaj domoj. Ofte oni pendigas longan standardon nomatan "Zhuang" el ŝtofaj strioj ruĝa, blanka, blua, flava kaj verda. Lau la religia koncepto de Tibet-nacio pri koloroj, tiuj kvin koloroj simbolas fajron, nubon, ĉielon, teron kaj akvon, kaj esprimas bondezirojn.

Oni esprimas religian sekton per ornamo sur muroj. Sur la domoj de la religiuloj de Sajia-sekto oni faras blankan strion kaj sur la blanka strio faras samlarĝajn striojn de malhelrugha, nigre blua kaj griza koloroj kaj la mezo estas blanka. Sur la ĉefa parto de la konstruaĵo, muranguloj kaj kompare vasta muro, oni faras de supre malsupren malhelruĝan kaj blankan strion por marki la religian sekton.

En la nuna Tibeto oni povas vidi multajn altajn konstruaĵojn el modernaj konstrumaterialoj, tamen kun karakterizaĵoj de fuorta dom