• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 12:13:11    
Tibeto kaj hada

cri
Donacado de hada estas grava etiketo en Tibeto.

En geedziĝa kaj funebra ceremonioj, festo, bonvenigo de gastoj kaj Budho-vizito en Tibeto oni kutimas donaci hada, kio montras sincerecon, lojalecon kaj respekton.

Pri la apero de hada estas du rakontoj. En Han-dinastio (206 a.K.- 24 p.K.) Zhang Qian, delegito de la kortego, preterpasis Tibeton dum vizito al la Okcidenta Regiono kaj donacis silkaĵon de Han-nacio al estro de loka tribo, pro tio la tribo opiniis, ke silkaĵo simbolas puran amikecon kaj gratulon, kaj heredis la etiketon. La alia rakonto diras, ke Basiba, reĝo de antikva Tibeto, kunportis silkaĵon al Tibeto, vizitinte Kublajon, reĝon de Yuan-dinastio (1206-1368). Tiam la silkaĵo surhavis desegnon de la Granda Muro kaj ideografiaĵojn signifantajn bonaŭguron kaj feliĉon. Iuj opiniis ankaŭ, ke hada estas rubando de feino.

Nun hada estas farita ĉefe el silko kiel antaŭe. La plej bona silkaĵo surhavas kaŝitajn bonaŭgurajn desegnojn de lotuso, botelo, ombrelo aŭ bukceno. La longeco de hada estas 1- 6 metroj. Tibetanoj opinias ke blanko simbolas purecon kaj bonan aŭguron. Estas ankaŭ diverskolora hada, kiu estas donacita al bodisatvo.

Dum prezentado de hada tibetanoj ĝenerale levas ĝin per ambaŭ manoj ĝis la alteco de ŝultro al rivevanto, kio montras plej grandan respekton kaj benon, kaj la rivevanto devas ĝentile akcepti ĝin per ambaŭ manoj. Se oni volas donaci hada al pliaĝulo, oni devas levi ambaŭ manojn super la kapon kaj metas hada antaŭ la sidlokon aŭ piedojn de la pliaĝulo. Se oni volas donaci hada al subulo aŭ samaĝulo, oni povas meti ĝin sur ties nukon.

En malsamaj okazoj hada havas malsamajn signifojn. En festo oni interdonacas hada por montri benon. En geedzigha ceremonio hada signifas amon. En bonveniga ceremonio ĝi signifas piecon. En funebra ceremonio ĝi esprimas malĝojan senton al mortinto kaj kondolencon al ties familianoj.