• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 14:48:20    
Afrika Disvolva Banko (foto)

cri

En julio de 1963, okazis en Kartumo la Afrika Konferenco de Altarangaj Oficistoj kaj Specialistoj kaj la Ministro-nivela Konferenco de Afrikaj Landoj, kiuj pasigis la interkonsenton por fondi la Afrikan Disvolvan Bankon. En 1964 la Afrika Disvolva Banko oficiale fondiĝis, kaj en la 1-a de julio, 1966, ĝi oficiale ekfunkciis. La ĉefstabejo de la Afrika Disvolva Banko estas en la kotedivoira ĉefurbo Abiĝano.

La Afrika Disvolva Banko estas regioneca kaj plurflanka disvolva banko. Ĝi celas akceli la ekonomian disvolvon kaj progreson de la membrolandoj per livero de investado, kreditado kaj utiligo de la talentuloj kaj riĉfontoj sur la afrika kontinento, liveri kapitalojn kaj teknologian helpadon prioritate al programoj utilaj al regionaj ekonomiaj kunlaboroj kaj plilarĝigo de komercado inter la membrolandoj, kaj doni helpon en esplorado, ellaborado, kunaranĝado kaj plenumado de la ekonomiaj disvolvaj planoj de diversaj afrikaj landoj, por atingi la afrikan ekonomian integrigon.

La Konsilio estas la plej alta regpotenca institucio de la Afrika Disvolva Banko, konsistanta ĝenerale el financaj ministroj aŭ ministroj pri ekonomio de ĉiuj membrolandoj. Ĉiuj membrolandoj havas po unu reprezentanton en la Konsilio. La Konsilio okazigas kunvenon unu fojon en ĉiu jaro. En la kunveno de la Konsilio oni elektas prezidantojn de la Afrika Disvolva Banko kaj la direktoraro, diskutas kaj ellaboras orientilojn kaj politikojn de la banko kaj decidas gravajn aferojn de la banko. La direktoraro, elektita de la Konsilio, estas la plenuma institucio de la banko, respondecanta pri la organizado kaj ĉiutagaj aferoj de la banko kaj konsistanta el 18 personoj. La oficperiodo de la direktoraro estas 3-jara. Ĉiumonate la direktoraro okazigas dufoje kunvenon. La oficperiodo por la prezidanto de la direktoraro estas 5-jara, kaj li estas samtempe la prezidanto de la Afrika Disvolva Banko, respondecanta pri traktado de la ĉiutagaj aferoj de la banko. La fonto de la kapitalo ĉefe venas el la membrolandoj. Komence la leĝa kapitalo estis nur 250 milionoj da usonaj dolaroj, sed en 1993, jam superis 22 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝis aprilo de 1998, la Afrika Disvolva Banko havis 53 membrojn en la afrika regiono kaj 24 membrojn ekster Afriko.

La 53 afrikaj membroj estas Alĝerio, Angolo, Benino, Bocvano, Burkina-Faso, Burundo, Centr-Afriko, Ĉadio, Egiptio, Ekvatora Gvineo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisao, Ĝibutio, Kamerunio, Kenjo, Komoroj, Kongolanda Demokratia Respubliko, Kongolanda Respubliko, Kotedivoiro, Lesoto, Liberio, Libio, Madagaskaro, Malavio, Malio, Maroko, Maŭricio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Niĝerlando, Ruando, Santomeo kaj Principo, Sejĉeloj, Senegalio, Siera-Leono, Somalio, Sud-Afriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Togolando, Tunizio, Ugando, Verdakabaj Insuloj, Zambio kaj Zimbabvo. La 24 neafrikaj membroj estas Argentino, Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Britio, Ĉinio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Hindio, Hispanio, Italio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kuvajtio, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Saudi-Arabio, Svedio, Svisio kaj Usono.

En majo de 1985, Ĉinio aliĝis al la Afrika Disvolva Banko.