• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 16:12:09    
Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco(foto)

cri

La Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco estas regioneca parlamenta organizo de la parlamentoj de suverenecaj landoj el Azio, insulaj landoj el la sud-pacifika regiono, kaj ankaŭ de tiuj landoj, kies parta teritorio troviĝas en Azio. Ĝi estis fondita en septembro de 1999 en la bangladeŝa ĉefurbo Dako.

La Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco celas respekti kaj subteni la principojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, disvolvi amikajn kunlaborajn rilatojn inter la membrolandoj kaj inter la parlamentoj de la membrolandoj kaj akceli la pacon kaj stabilecon en Azio kaj eĉ en la tuta mondo. La asocio liveras forumon de reciproka interfluado kaj amikeco por la parlamentanoj de la membrolandoj kaj faras decidojn pri gravaj problemoj surbaze de interkonsiliĝado.

La Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco konsistas el la Plena Kunveno (Jarkunveno), la Plenuma Konsilio kaj la Sekretariejo. La prezidanto kaj vicprezidanto estas elektitaj de la Jarkunveno, kun la oficperiodo de unu jaro. La Plena Kunveno okazas unufoje ĉiujare, la tempo kaj loko estas deciditaj de la antaŭa Plena Kunveno. La Plena Kunveno posedas la finan decidan rajton pri la politikoj, planoj kaj administrado de la asocio. La Plenuma Konsilio konsistas el la prezidanto kaj vicprezidanto de la asocio kaj po unu reprezentanto de ĉiuj membrolandoj. La Plenuma Konsilio okazigas kunvenojn en ĉiu Plena Kunveno aŭ inter la du Jarkunvenoj. La asocio ne havas konstantan sekretariejon. La laboroj de la Sekretariejo estas plenumataj de la parlamento de la gastiganta lando de la Jarkunveno.

Ĝis aŭgusto de 2003, la Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco havis 37 membrolandojn, kiaj Bangladeŝo, Barejno, Bhutano, Cipro, Ĉinio, Filipinoj, Indonezio, Irako, Irano, Jemeno, Jordanio, Kamboĝo, Katario, Kirgizstano, Kiribatio, Korea Respubliko, Koreio, Kuvajtio, Laoso, Libano, Malajzio, Maldivoj, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Palestino, Rusio, Saudi-Arabio, Singapuro, Sirio, Sri-Lankao, Taĝikstano, Tajlando, Tongo, Turkio, Uzbekstano kaj Vjetnamio.

De la 1-a ĝis la 4-a de septembro, 1999, en la bangladeŝa ĉefurbo Dako okazis la Konferenco pri Paco kaj Kunlaboro de Aziaj Parlamentanoj. 105 parlamentanoj el Ĉinio, Indonezio, Kamboĝo kaj aliaj sume 33 aziaj landoj kaj 38 reprezentantoj de la neregistaraj organizoj de la ĉeestantaj landoj partoprenis en la konferenco. La konferenco proklamis la fondiĝon de la Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco.

De la 22-a ĝis la 24-a de januaro, 2001, la 2-a Jarkunveno de la Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco okazis en la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno. Ĉirkaŭ 150 personoj el 26 landoj kaj internaciaj organizoj ĉeestis al la kunveno. En la kunveno oni amendis la Statuto kaj decidis ne establi la konstantan sekretariejon.

De la 16-a ĝis la 19-a de aprilo, 2002, la 3-a Jarkunveno de la Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco okazis en Pekino kaj Chongqing de Ĉinio. Pli ol 400 reprezentantoj el 39 aziaj landoj ĉeestis al la kunveno. La ĉeftemo por la kunveno estis "Paco kaj Evoluado".

De la 1-a ĝis la 3-a de septembro, 2003, la 4-a Jarkunveno de la Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco okazis en la filipina ĉefurbo Manilo. Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio s-ro Wu Bangguo, gvidante la ĉinan delegacion, ĉeestis al la kunveno kaj faris ĉefteman parolon en la malferma ceremonio.