• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 18:38:04    
Kokosa skulpturo (foto)

cri

Kokosaj skulptaĵoj estas faritaj el kokosaj ŝeloj. Dank' al siaj trajtoj kaj natura formo, kokosaj ŝeloj pitoreskigas la skulptaĵojn kaj donas superban efekton.

Kun aparta stilo kaj intensaj lokaj koloroj diversaj kokosaj skulptaĵoj estas konataj kiel popolaj metiartaĵoj propraj al Hainan-insulo de Ĉinio.

Kokosaj skulptaĵoj estas faritaj el kokosaj ŝeloj. Dank' al siaj trajtoj kaj natura formo, kokosaj ŝeloj pitoreskigas la skulptaĵojn kaj donas superban efekton.

La skulpta procedo konsistas el elekto de materialo, formigo, skulptado, inkrustado, polurado, ornamado k.a. Antaŭ ĉio oni devas elekti kokosajn ŝelojn, poluri ilin, fari formigon kaj kunmeti ilin, poste fari skulptadon laŭ la desegno kaj fine skizi la skulptaĵon per ora aŭ arĝenta pulvoro antaŭ ol laki ĝin. Estas diversaj manieroj de kokosa skulptado, kiel ekzemple, inkrustado, kungluado, amasigado, gravurado, reliefigado kaj aĵurado. Por fari kokosan skulptaĵon pli grandan ol natura kokosa ŝelo, oni bezonas kolekti centojn aŭ eĉ pli ol milon da kokosaj ŝelpecoj. Por versimiligi kokosajn skulptaĵojn oni uzas plurajn teknikojn. La kokosaj skulptaĵoj de Hainan estas multspecaj. Ili estas reliefigitaj, plektitaj, marketritaj k.a.

Per kokosaj skulptaĵoj oni prezentas homojn, pejzaĝojn, florojn kaj bestojn. Nun oni produktas pli ol 300 specojn de kokosaj skulptaĵoj, kiaj delikataj fruktopletoj, bovloj, florvazoj, tablolampoj, pokaloj kaj altklasaj ekranoj.

La kokosaj skulptaĵoj estas metiartaĵoj praktikaj kaj aprecaj. Antaŭ milo da jaroj Hainan-anoj faris el kokosaj ŝeloj ujojn por ĉiutaga vivo. La tiamaj ordinaraj kokosaj kuleroj, bovloj, vazoj, brosoj kaj ĉerpiloj ĉiuj estis delikataj metiartaĵoj. Poste, kun la progreso de skulptaĵoj kaj altiĝo de vivnivelo, la kokosaj skulptaĵoj disvolviĝis de simplaj uzaĵoj de la vivo al aprecaj metiartaĵoj.

Kiel vilaĝo de kokosaj skulptaĵoj, Fudao de la urbeto Longqiao, Qiongŝan-gubernio, kun historio de kokosa skulptado dum pli ol 300 jaroj, havas 20 familiojn. Ili ĉiuj majstras en kokosa skulptado. La maljuna metiartisto Wen Bide prezentis sian arton en Pekino kaj gajnis premion. En la vilaĝo oni persistas en la tradicia moro, ke majstro transdonas la metiarton al siaj lernantoj. Aperis novgeneraciaj metiartistoj, precipe nombro da metiartistinoj.

Por disvastigi la teknikon de kokosa skulptado en la mondo, Wenĉang-aj skulptistoj de Haikou, Hainan-provinco, okazigis kurson de kokosa skulpturo en Dominikio kaj Tanzanio.