• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 20:26:45    
Blanka cikonio (foto)

cri

La blanka cikonio (Ciconia ciconia) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de cikoniedoj generas en la norda parto de Eŭropo kaj Azio kaj travintras en suda Afriko. Pro mallerteco en flugado super maro, ĝi devas fari ĉirkaŭiron por atingi Afrikon. La piedringaj notoj montras, ke la blankaj cikonioj fekundiĝantaj en Eŭropo migras al Afriko laŭ du vojoj, kun totala vojaĝdistanco de 12 800 km. En Ĉinio la blankaj cikonioj generas en la Nordoriento kaj Ŝinĝjang, kaj malmultaj el ili travintras en la malsupra baseno de Jangzi-rivero kaj Taj'ŭan-provinco. La blanka cikonio estas granda vadbirdo kun plumoj grandparte blankaj, escepte de la ŝultraj plumoj, primaraj kaj akcesoraj flugplumoj kaj kovraj plumoj, kiuj ĉiuj brilas nigre. La beko estas nigra, la tarsoj kaj piedfingroj malhelruĝaj. Oni povas facile distingi la blankan cikonion disde la gruo per tio, ke ĝi emas ŝvebi en la aero, kun flugiloj nigraj kaj pintaj. Starante ĝi tenas la kolon en S-formo, kaj ĝi ne povas krii, sed povas eligi sonon per bekfrapado.

Ĝi loĝas ĉe larĝa marĉo kun arboj. Fiŝo estas ĝia ĉefa manĝaĵo, cetere ĝi ĉasas ankaŭ akvajn insektojn, ranojn kaj malofte musojn. La cikonioj estas migraj birdoj. Komence de marto ili venas al sia genera regiono kaj konstruas el braĉetoj neston sur alta arbo ĉe akvo aŭ sur tegmento kaj fumtubo. La birdino demetas ĉiufoje tri-ses blankajn ovojn. Gebirdoj alterne kovas ilin, sed la birdino estas la ĉefa kovanto. Post tridekdu ĝis tridekkvar tagoj la idoj eloviĝas. La gepatroj nutras ilin per vomitaj manĝaĵo kaj akvo. Ili elkreskas post kvinded kvar ĝis sesdek kvin tagoj. Oktobre la blankaj cikonioj komencas sian vojaĝon al sudo. En la unuaj tagoj de novembro oni jam ne vidas ilin plu en ties genera regiono.

La blanka cikonio ŝatas vivi kune kun homoj, tial de anikveco homoj jam bone ĝin konas. Germanio prenis la blankan cikonion kiel sian nacian birdon. En la pasintaj jaroj la kvanto de la blankaj cikonioj abrupte reduktiĝis. Ili jam malaperis en Japanio. Kaj ankaŭ restas malmultaj en Ĉinio. oni nepre devas rigore protekti tiujn graciajn, mildajn birdojn, kiuj helpas al la homaro ekstermi akridojn.