• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-11 15:39:19    
Iom pri Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko (foto) 

cri

Vic-urbestro de la ĉina urbo Qingdao sinjoro Yu Chong konigis, ke en 2001, la foiro jam ellaboris "horaron" por sin turni al foiro de konsuma elektroniko. La turno ne signifas simplan alternon de titolo de la foiro, sed estas radike dividita disde ĝenerala foiro de familia elektroaparato, ĉu en ekspona enhavo, ĉu en formo de foiro, ĉu en partopreno de entreprenoj, ĉu en vizito de aprecantoj, ĉu en koncepto pri funkciigo de foiro. Inter ili, la plej granda turniĝo estas tio, ke la foiro ne plu nur liveras eksponejon por partoprenantaj entreprenoj. Plej grava estas tio, ke la foiro invitas al si plej eminentajn entreprenojn de konsuma elektroniko, plej elstarajn teknikon kaj produktojn, pionirojn kun plej granda influa forto kaj plej gravajn aĉetajn entreprenojn en la mondo, por ke entreprenoj de konsuma elektroniko faru senfendan kunfandiĝon de produktoj kun malsamaj kriterioj, fabrikantaj lokoj kaj specoj kaj kreu novan vivmanieron por la popolo en la mondo.

Vic-urbestro sinjoro Yu Chong konigis plu:

"Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko estu grava tereno, en kiu oni povu eksponi plej freŝan teknikan informon de industrio de konsuma elektroniko kaj samtempe la foiro helpu entreprenojn plivastigi merkaton en Ĉinio kaj en aliaj landoj. Cetere la foiro altiras al si plej freŝajn produktojn de monde famaj entreprenoj, per kiuj ĉinaj teknikistoj kaj projektistoj povas pli rapide kaj rekte koni kaj enmanigi plej novan teknikan produkton kaj plej freŝan projektan tendencon en la mondo kaj tiel akceli senĉesan altiĝon de nivelo de tekniko de konsuma elektroniko."

Estas menciinde, ke post 2-jara diskutado, Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko kaj Usona Asocio de Konsuma Elektroniko finfine atingis kunlaboran interkonsenton: de la jaro 2005, Usona Asocio de Konsuma Elektroniko, kiel transmara gastiganto, partoprenas en direkta laboro de Ĉina Internacia Foiro de Konsuma Elektroniko kaj donas plenfortan subtenon ĉefe pri planado de la foiro, akcepto, speciala servo, uzo de marko kaj propagando de la foiro. Usona Asocio de Konsuma Elektroniko ankaŭ utiligas sian riĉfonton, kiaj retejo, gazetara konferenco kaj agentejo en mondaj diversaj lokoj, por fari ĉiuflankan propagandon kaj disvastigon por la foiro. Cetere ankaŭ specialistoj estas senditaj por partopreni en laboro de komitato de la foiro kaj fari konkretan direkton en planado, propagando, organizo kaj akcepto de la foiro.

Prezidanto de Usona Asocio de Konsuma Elektroniko sinjoro Gary Shapiro opinias:

"Ĉinio estas granda movforto por disvolviĝo de tekniko de konsuma elektroniko. Evoluo de la industrio en Ĉinio ankaŭ alportas grandan influon al la monda merkato. Multaj alt-rangaj homoj en nia asocio interesiĝas pri la foiro, ĉar la ĉina merkato havas grandan latentan forton. Ni unuvoĉe opinias, ke tekniko okupos pli kaj pli gravan pozicion kaj ni esperas per nia faka scio, helpi la foiron, ke ĝi fariĝu mondnivela foiro. Cetere ni ankaŭ helpos usonajn entreprenojn eniri en la ĉinan merkaton kaj alterne helpos ĉinajn entreprenojn eniĝi en la usonan merkaton. Ni kredas, ke la komerca kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio ne nur akcelos duflankan komercon, sed ankaŭ faras kontribuon por monda paco kaj kunlaboro."

Fronte al la foiro kun plej granda skalo en Ĉinio, ĉinaj kaj alilandaj famaj entreprenoj aktive partoprenas en tio. Ĝenerala direktoro de diĝita venda kompanio de Qinghua Tongfang sinjoro Tan Hong diris al raportisto:

"Tio estas la unua fojo, ke nia kompanio partoprenas en la solena foiro gastigata de Usona Asocio de Konsuma Elektroniko en Ĉinio. Kompare kun alilandaj foiroj, en kiuj ni partoprenis, ni sentas, ke Ĉinio surorbitas kun la mondo. Ni deziras per la foiro, fari rektan kontakton kun mondaj grandaj provizaj kaj aĉetaj entreprenoj kaj tiel kune antaŭenpuŝi tutmondiĝon de diĝita televidilo."

Cetere la foiro ankaŭ altiris al si multajn ĉinajn kaj alilandajn aĉetajn entreprenojn. Tio ne nur manifestas aprobon pri internacia konkurenco de ĉinaj produktoj de konsuma elektroniko, sed ankaŭ atestas latentan forton de la ĉina merkato konsumi elektronikajn produktojn.