• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-11 16:00:29    
Ĉevalkapa banĝo (foto)

cri

Ĉevalkapa banĝo estas originala kordmuzikilo de la mongola nacio de Ĉinio. Ĝi estas tre ŝatata pro sia bela sono, kiu respondas al la etoso de la senlima herbejo de la Interna Mongolio.

Estas rakonto pri la deveno de ĉevalkapa banĝo: Iam sur herbejo estis kantema paŝtisto Suhe. Li havis blankan ĉevalon, kies haŭto estas glata kiel sateno kaj kies henado estas longe vibranta. Foje en ĉevalkonkurso ĝi la unua atingis la cellokon kaj estis perforte proprigita de princo. Iun tagon la princo rajdis sur la ĉevalo, kaj ĝi deĵetis lin kaj forkuris. Li pafis ĝin per venena sago. Malfacile ĝi revenis al Suhe kaj falis morta ĉe la pordo de lia jurto. Li dronis en granda malĝojo kaj sidis plurajn tagojn apud la ĉevalo. En laciĝo li endormiĝis kaj havis sonĝon, en kiu li vidis la blankan ĉevalon senĉese henantan. Li vekiĝis de surprizo kaj rigardis ĉirkaŭen, sed li ne vidis la ĉevalon, nur la henado resonadis ĉe liaj oreloj. Li volis solidigi la sonon por memorigi la ĉevalon. Li faris banĝon el la restaĵoj de la ĉevalo: Li faris el ĝia tibio banĝan kolon, el ĝia kranio sonkeston, el ĝia ledo tegaĵon ambaŭflanke de la sonkesto, el ĝiaj vostoharoj arĉon kaj el la lazostango arĉostangon. Krome li skulptis el ligno ĉevalan kapon kaj surmetis ĝin sur la kapon de la banĝo. Tiel naskiĝis la unua ĉevalkapa banĝo.

Fakte longe antaŭ tio la mongoloj jam havis kordmuzikilon, kiu en la mongola lingvo nomiĝas "Ur". En la komenco de la l3-a jarcento la mongoloj jam multe amuziĝis per "Erhu" (dukorda muzikilo), la rudimento de ĉevalkapa banĝo.

Poste oni aliformis alian kordmuzikilon "Ĉor" kun draka kapo en ĉevalkapan muzikilon kun longa kolo, trapeza sonkesto kaj estiĝis la verasenca ĉevalkapa banĝo. La fama ĉina ludisto de ĉevalkapa banĝo Qi Baoligao skribis: "Ŝanĝo de draka kapo al ĉevala kapo okazis ĉirkaŭ la Oktobra Revolucio de Rusio... kaj tio plene montris la penson kaj senton de ni mongola popolo. De tiam en- kaj eksterlande oni nomas tiun muzikilon ĉevalkapa banĝo."

Ofte ĉevalkapa banĝo estas farita de la ludanto mem. Troviĝas muzikiloj granda kaj malgranda. La granda taŭgas por ludo subĉiele kaj la malgranda --- en ĉambro. La sonkesto estas farita el malmola ligno, kovrita ambaŭflanke per ĉevala, bova aŭ ŝafa ledo kun kolora desegnaĵo de nacia gusto. La delikata ĉevala kapo estas skulptita sur la sama ligno de la muzikila kapo, aŭ poste algluita. La kolo estas plata en unu flanko kaj duonronda en la alia. Sur la kesto estas fretplato. La arĉo konsistas el du faskoj da ĉevalaj haroj, ĉiu el 40 kaj 60 haroj. La arĉostango estas farita el rotango aŭ ligno.

Kiam oni ludas la muzikilon, oni sidas kun la muzikilo inter la genuoj kaj ĝia kolo klinita iom maldekstren. La sonoj de la kordoj estas a-e, a-d aŭ d-a. La diapazono de la banĝo havas unu skalon, kaj la tembro estas milda kaj obtuzeta. Post aliformado ĉevalkapa banĝo havas pli belan eksteran formon, kaj la sono kaj diapazono estas larĝigitaj.

Preskaŭ ĉiuj mongolaj viroj povas ludi ĉevalkapan banĝon. Kiam la subiranta suno oras la herbejon kaj el la jurtoj leviĝas fumkolonoj de kuirado, la mongolaj viroj kantas ludante ĉevalkapan banĝon... neniu povas resti apatia al tia etoso.