• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-11 16:03:13    
Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (foto)

cri

La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, komence de sia fondiĝo, estis regioneca ekonomia forumo kaj interkonsiliĝa institucio. Post la disvolviĝado dum dek-kelkaj jaroj ĝi iom post iom fariĝis la plej grava ekonomia kunlabora forumo en la azi-pacifika regiono kaj ludas neanstataŭigeblan rolon en plifortigo de la ekonomiaj kaj teknologiaj kunlaboroj inter la membrolandoj.

En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento finiĝis la malvarma milito, tial la internacia situacio iom post iom mildiĝis. Ankaŭ formiĝis la tutglobigo de ekonomio, liberigo de komercado kaj investado kaj regiona grupigo. Eŭropo plirapidigis sian procezon de ekonomia integrigo, fundamente formiĝis la nord-amerika regiono de libera komercado, kaj evidente leviĝis la proporcio de la azia regiono en la monda ekonomio. Sub tia cirkonstanco, en januaro de 1989 aŭstralia eksa ĉefministro Hawk proponis okazigi ministro-nivelan kunvenon de la azi-pacifika regiono por diskuti pri plifortigo de reciprokaj ekonomiaj kunlaboroj. Tiu ĉi propono estis aktive akceptata de Usono, Kanado, Japanio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

En la 6-a kaj 7-a de novembro, 1989, en aŭstralia ĉefurbo Kanbero okazis la 1-a ministro-nivela konferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kio markis la fondiĝon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. En novembro de 1991, la 3-a ministro-nivela konferenco okazis en Seulo, ĉefurbo de Korea Respubliko. En ĉi-foja ministro-nivela konferenco oni pasigis "Seulan Manifeston", kiu oficiale difinis la celojn de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, t.e., reciproka apogado, komunaj interesoj, persisto en plurflanka komerca sistemo kaj redukto de regionaj komercaj barieroj.

La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas oficiala forumo, kaj ĝia sekretariejo ludas helpan rolon en ĝiaj aktivadoj. La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro havas 21 membrojn, kun la totala loĝantaro de 2,5 miliardoj, okupanta 45% de la monda loĝantaro. La totala valoro de la enlandaj produktovaloroj de la membroj superas 19 000 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 55% de tiu de la tuta mondo. La totala komerca sumo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okupas pli ol 47% de la totala kvanto de la tuta mondo. Tiu ĉi organizo okupas ege gravan pozicion en la tutgloba ekonomia aktivado.

En novembro de 1991, Ĉinio, kiel suvereneca lando, la ĉinaj Taibei kaj Hongkong, en la nomo de regiona ekonomia korpo, oficiale aliĝis al la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĝis nun La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro havas 21 membrojn, kiaj Aŭstralio, Brunejo, Ĉilio, Ĉina Hongkong, Ĉina Taibei, Ĉinio, Filipinoj, Indonezio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Malajzio, Meksikio, Nov-Zelando, Papuo-Novgvineo, Peruo, Rusio, Singapuro, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio.

La oficiala labora lingvo por la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas la angla. Post multajara disvolviĝado, la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro formis plurtavolan laboran mekanismon de neoficiala kunveno de gvidantoj, ministro-nivela kunveno, kunveno de altarangaj oficistoj, specialaj grupoj, sekretariejo kaj tiel plu. Inter ili la plej grava estas la neoficiala kunveno de gvidantoj. La manifesto de gvidantoj ellaborita en la kunveno estas grava programeca dokumento por direkti diversajn laborojn de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.