• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-11 16:15:26    
Eŭropa Unio (foto)

cri

Eŭropa Unio, disvolviĝinte el la Eŭropa Komunumo, estas influhava organizo de regiona integrigo en la mondo, kun politika korpo kaj ekonomia korpo kiel tuto. En decembro de 1991, la Pinta Konferenco de la Eŭropa Komunumo okazanta en Maastricht pasigis la Traktaton de Eŭropa Unio (Maastricht-Traktaton). En la 1-a de novembro, 1993, la Maastricht-Traktato oficiale validiĝis, kaj tiel oficiale naskiĝis Eŭropa Unio. Nun Eŭropa Unio havas 25 membrolandojn kun la totala loĝantaro de 456 milionoj (laŭ la statistiko en januaro de 2004) kaj ĝia ĉefstabejo estas en la belga ĉefurbo Bruselo.

En septembro de 1946, brita ĉefministro Winston Churchil proponis fondi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo. En la 9-a de majo, 1950, tiama franca ministro pri eksteraj aferoj Robert Schuman, reprezentante la francan registaron, elmetis la proponon por establi Eŭropan Karban kaj Ŝtalan Komunumon. Tiu ĉi propono estis akceptita de 6 landoj Francio, Germanio, Italio, Nederlando, Beigio kaj Luksemburgio. En la 18-a de aprilo, 1951, Francio, Federacia Germanio, Italio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio subskribis en Parizo Traktaton por Establi Eŭropan Karban kaj Ŝtalan Komunumon (Parizan Traktaton). En la 25-a de julio, 1952, oficiale fondiĝis la Eŭropa Karba kaj Ŝtala Komunumo. En la 25-a de marto, 1957, tiuj 6 landoj subskribis en Romo Traktatojn por Establi Eŭropan Ekonomian Komunumon kaj Eŭropan Atom-Energian Komunumon (Roman Traktaton kiel tuton). En la 1-a de januaro, 1958, oficiale fondiĝis la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj la Eŭropa Atom-Energia Komunumo. En la 8-a de aprilo, 1965, la 6 landoj subskribis Bruselan Traktaton por kombini la 3 komunumojn en unu tuton, t.e., la Eŭropa Komunumo. Tamen la 3 organizoj ankoraŭ ekzistas, kun respektive sendependa kvalifikiteco de leĝa persono. En la 1-a de julio, 1967, la Brusela Traktato validiĝis kaj tiel oficiale fondiĝis la Eŭropa Komunumo.

Post la jaro 1973, Britio, Danlando, Irlando, Grekio, Hispanio kaj Portugalio sinsekve aliĝis al la Eŭropa Komunumo kaj la totala nombro de membrolandoj atingis 12. La 12 landoj de la Eŭropa Komunumo establis inter si la Doganan Union, unuigis eksterkomercan politikon kaj agrikulturan politikon, kreis la eŭropan monan sistemon, establis unuecan sistemon de budĝeto kaj politika kunlaborado kaj iom post iom fariĝis la proparolanto pri la ekonomiaj kaj politikaj interesoj de la eŭropaj landoj. En la 11-a de decembro, 1991, la Pinta Konferenco de la Eŭropa Komunumo okazis en Maastricht kaj pasigis la Traktaton de Eŭropa Unio (Maastricht-Traktaton). En la 1-a de novembro, 1993, la Maastricht-Traktato oficiale validiĝis kaj la Eŭropa Komunumo alinomiĝis kiel Eŭropa Unio. En 1995 Aŭstrio, Svedio kaj Finnlando aliĝis al Eŭropa Unio, kaj la nombro de membrolandoj atingis 15.

En la 18-a de novembro, 2002, la kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de la 15 membrolandoj de Eŭropa Unio decidis inviti 10 mez- kaj orient-eŭropajn landojn – Cipron, Hungarion, Ĉeĥion, Estonion, Latvion, Litovion, Malton, Pollandon, Slovakion kaj Slovenion aliĝi al Eŭropa Unio. En la 16-a de aprilo, 2003, en la Pinta Konferenco de Eŭropa Unio okazigita en la greka ĉefurbo Ateno, la supre menciitaj 10 landoj oficiale subskribis la interkonsenton pri aliĝo al Eŭropa Unio. En la 1-a de majo, 2004, tiuj 10 landoj oficiale fariĝis membrolandoj de Eŭropa Unio. Tio estis la plej grandaskala plivastigo en la historio de Eŭropa Unio.

La unuigita mono por Eŭropa Unio estas eŭro, kiu oficiale ekfunkciis en la 1-a de januaro, 1999. En 1998, escepte de Britio, Grekio, Svedio kaj Danlando, la ceteraj 11 membrolandoj de Eŭropa Unio fariĝis la unuaj eŭraj landoj. En junio de 2000 la Pinta Konferenco de Eŭropa Unio sankciis, ke Grekio aliĝu al la eŭra regiono. En la 1-a de januaro, 2002, eŭro oficiale ekcirkulis.

La ĉefaj institucioj de Eŭropa Unio estas Eŭrop-Unia Konsilio, alinome Ministra Konsilio, Eŭrop-Unia Komisiono kaj Eŭropa Parlamento.