• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-11 17:49:57    
La sesflanka interparolo pri nuklea problemo en la korea duon-insulo baldaŭ funkcios

cri

La 10-an de julio, proparolanto de Ministerio de Koreio pri Eksteraj Aferoj esprimis, ke Koreio plenforte klopodos por tio, ke la sesflanka interparolo pri nuklea problemo en la korea duon-insulo gajnu esencan disvolviĝon. Unu tagon antaŭ tio, centra televida stacio de Koreio deklaris, ke Koreio revenos al la sesflanka interparolo en la fino de julio. Pri esprimo de sinteno de Koreio, aliaj kvin flankoj partoprenontaj en la sesflanka interparolo esprimis bonvenigon.

En la 9-a tago, ekster-afera vic-ministro de Koreio Kim Kye-gwan kaj usona asistanta ŝtata sekretario Christopher Hill, kiu respondecas pri orientaziaj kaj pacifikaj aferoj faris intervidiĝon en Pekino. Koreio deklaris, ke en la interparolo Usono agnoskis Koreio suvereneca lando, esprimis ne atenci Koreion kaj konsentis okazigi duflankan interparolon kun Koreio kadre de la sesflanka interparolo. Tial Koreio decidis reveni al la sesflanka interparolo en la fino de julio.

En la 10-a tago, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao montris intervidiĝante kun vizitanta usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice, ke la ĉina flanko esprimis bonvenigon pri refunkciigo de la sesflanka interparolo kaj laŭdis klopodon fare de diversaj flankoj por tio. La usona registaro esprimis bonvenigon pri tio, ke Koreio konsentis reveni al la sesflanka interparolo, kaj esperas, ke estontaj interparoloj povos gajni frukton. Ankaŭ Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio esprimis bonvenigon.

Depost publikigo de Koreio pri ĝia posedo de nukleaj armiloj kaj esprimo de halto de partopreno en la sesflanka interparolo en la 10-a de februaro, konflikto inter Koreio kaj Usono intensiĝis.

Koreio firme postulis, ke Usono oficiale agnosku, ke Koreio estas suvereneca lando. Koreio postulis ankaŭ, ke Usono faru intertraktadon kun ĝi pri senarmiĝo, kadre de la sesflanka interparolo. Pri tio la usona flanko postulis, ke Koreio senkondiĉe revenu al la sesflanka interparolo kaj komplete forlasu la nuklean planon. La usona flanko ankaŭ faris minacon per prezento de la nuklea problemo en la korea duon-insulo al SK de UN kaj praktiko de ekonomia puno.

Tamen la du flankoj rapide konsciis, ke la serioza kontraŭstaro ne utilas al solvo de problemo. Tial la konflikto iom mildiĝis.

Koreio multfoje emfazis, ke senigo de nukleaj armiloj en la korea duon-insulo estas finfina celo de Koreio kaj esprimis, ke Koreio povos reveni al la sesflanka interparolo kiam kondiĉo estos matura.

Usona sinteno iom post iom ŝanĝiĝis. Registaraj oficistoj inkluzive de ŝtata sekretario Condoleezza Rice agnoskis, ke Koreio estas suvereneca lando: Kaj usona prezidento Bush emfazis, ke necesas ludi rolon de diplomatio por solvi la nuklean problemon en la korea duon-insulo.