• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-12 13:30:07    
Vojaĝo al petrola urbo sur dezerto (2)

cri
Konstruado de ŝoseo tra la dezerto por serĉi trezoron povas esti rigardata kiel miraklo, kiu estis eĉ neimagebla por antikvuloj. Ni eniris la dezerton laŭ tiu 523-kilometra ŝoseo, kiu inaŭguriĝis en la dua duonjaro de 1995.

Nia aŭto rapide veturis en la dezerto. Sub la kruela suno la ŝoseo odoris je asfalto kaj aspektis pli nigra kaj pli longa. De tempo al tempo kamionaro veturis renkonte al ni kun granda bruo kaj reciprokis saluton per kelka fajfado. Post tio, denove estis silento. Ambaŭflanke de la ŝoseo, je 30 m for de ĝi, fragmitoj plantitaj en kvadratoj jam velkis kaj reverdiĝos nur en la venonta pluva sezono. Tiuj fragmitoj kaj nigraj retoj pli malproksime de la ŝoseo kune protektas ĝin kontraŭ sablo. Pli fore furiozis kirlovento, kiu kvazaŭ drako spirale leviĝis al la ĉielo. Ĉe la horizonto ŝajne verdis arbaro, ŝajne ondis maro aŭ lago. Nur kiam ni proksimiĝis al ili, la spektaklo reaperis. Tio estis miraĝo.

La konstru-kosto de tiu ŝoseo estas, laŭdire, la plej alta en Ĉinio. Oni elspezis almenaŭ milionon da juanoj por ĉiu ĝia kilometro. La konstruantoj el 17 entreprenoj de la lando finkonstruis ĝin en du jaroj kaj tri monatoj, venkinte teknikajn malfacilojn unu post alia.

Vere, en la dezerto Taklimakan sin kaŝas trezoro. Ĝi estas petrolo.

Antikvaj vojaĝantaj komercistoj penis eviti tiun moviĝeman dezerton, la plej grandan en la mondo, sed nun oni jam eniris en ĝian centron kaj konstruis tie urbon.

Post sesjara prospektorado oni konstatis, ke en la baseno Tarim sin kaŝas 20 miliardoj da tunoj da nafto kaj gaso.

Tio allogis petrolistan armeon al la dezerto. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, Ĉinio decidis ekspluati petrol- kaj gaskampojn en sia okcidenta parto. Tiuj, kiuj partoprenis la konstruadon de la petrolkampo en orienta Ĉinio dum la 50-aj jaroj, diris, ke siatempe por ekspluati la petrolkampon, tien venis sennombraj homoj, sed nun oni adjudikis la ekspluaton. Krome, viglas ankaŭ alilandaj investoj, destinitaj ĉefe por kuna ekspluatado, fundamenta konstruado kaj importado de avangardaj ekipaĵoj.

Post dekjara prospektorado kaj ekspluatado estiĝis petrol- kaj gaskampoj en la baseno Tarim,kaj unu el ili estas la petrolkampo Tazhong kuŝanta en la sino de la dezerto.

Kiam nin enuigis la monotona koloro de la dezerto, nia aŭto eniris en vojforkon. Post kiam ni transiris kelkajn sablajn deklivojn, aperis antaŭ ni vasta ebenejo: ĉe unu flanko de la ŝoseo estas 7-8 cementitaj korbopilkaj ludejoj, sur kiuj vidiĝas signoj por surteriĝo de helikoptero, ĉe kiuj bonorde staras vico da grandaj cisternvagonoj kaj konteneroj, kaj ĉirkaŭ kiuj estas ramita sablotereno. Tie senorde kuŝas dekoj da barakovagonoj. Sur la tegmento de trietaĝa fabrikdomo pli fore, flirtas ruĝa flago kun kvin steloj. Sur altaĵo aliflanke de la ŝoseo estas aviadila kurejo farita el fera plato. Ĉiutage al la petrolkampo flugas du malgrandaj aviadiloj por transporti provianton.

La barakovagonoj klimatizitaj estas ofte vidataj "konstruaĵoj". En ĉiu el ili eblas loki kvar litojn kaj du tablojn. Ankaŭ kiel nia "hotelo" servis tia vagono. En la petrolkampo Tazhong oni uzas ilin ne nur kiel loĝejon, sed ankaŭ kiel oficejon, restoracion, vendejon, barbirejon kaj duŝejon.

Tie estas nur unu vendejo, en kiu aĉeteblas ĉiuj ĉiutagaj bezonaĵoj, escepte de vino. Ni vidis malmultajn klientojn en la vendejo.

Vespere ni intervidiĝis kun ĉefrespondeculo Gu Renzhang. De li ni informiĝis, ke la rezervokvantoj de nafto kaj gaso en Tarim konsistigas respektive 1/7 kaj 1/4 de tiuj de la tuta lando. En la lastaj dek jaroj en la petrolkampo Tazhong konstruiĝis 118 petrolputoj de ĉiaj tipoj de Ĉinio.

"Nun en la petrolkampo laboras trimil homoj kaj la jara produktokvanto de nafto superas kvin milionojn da tunoj," li diris.

Menciante la perspektivon, li montriĝis memfida:

"Post ekfunkciado de la granda petrola kaj kemiindustria fabriko ni multe altigos la naftotraktan kapablon. Nun jam finkonstruiĝis 304-kilometra ole- kaj gasdukto. La ŝoseo tra la dezerto ne plu funkcias kiel petroltransporta arterio. Estonte, ni konstruos alian ŝoseon en orienta- okcidenta direkto."

Aŭskultinte, mi laŭ dis, ke ili kreis miraklon. Sed s-ro Gu diris: "Vere laŭ dindaj estas laboristoj sur la petrolkampo."

La putobora taĉmento n-ro 60148 respondecis pri borado de la puto n-ro 162 en la petrolkampo Tazhong. La puto distancas de la komandejo je pli ol 20 km. Preskaŭ duono de la vojo de ĝi al la komandejo estis ankoraŭ ne asfaltita kaj sur ĝi energie laboris vojkonstruantoj.