• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-12 16:23:34    
Kontaktiĝo kun nuntempa arto (foto)

cri

Tiuj junaj pentristoj povas libere fari kreadon post spekti programon pri krea procezo de aŭstriaj artistoj. Iliaj pentraĵoj ne nur povas enkorpigi ilian konscion pri abstrakta pentrado, sed ankaŭ faciligis al ordinaraj popolamasoj propraokule rigardi kreajn staton kaj procezon kaj malfermi misteran kurtenon de abstrakta pentrado. Respondeculo de departemento pri publika eduko sub la Ĉina Piktura Muzeo sinjorino Helin konigis:

"Ni deziras liveri oportunon por aprecantoj sperti abstrakton. Multaj ordinaraj aprecantoj ne persone rigardis tion, kiel artisto plenumas pentraĵon, do ni konstruas tian medion kaj liveras bonŝancon al pli multaj homoj por ke ili sciu, kiel ili aprecu abstraktan pentraĵon. Tio estas kanalo kaj per la pensmaniero, oni konceptas, ke troviĝas multaj kanaloj kaj multaj formoj por apreci pentraĵojn.

Samtempe ankaŭ alia ekspozicio pri nuntempa arto faris esploron kaj diskuton pri nova formo, per kiu la publiko povas proksime kontakti nuntempan arton. La ekspozicio kun temo "Travidebla Skatolo" okazis en komerca loĝ-kvartalo kaj 28 artistoj elektis spacon por kreado. Planisto Feng Bo konigis:

"Mi preferas tian ekspozicion en reala publika spaco. Malsame ol en piktura muzeo, galerio kaj aliaj artaj centroj, mia deziro estas tio, ke en ordinara vivo, homoj en loĝ-kvartalo povu senatente sperti arton kiam ili venas al kafejo aŭ restoracio. Estas facile por li kontakti tradician estetikon."

Artisto Wang Qiang pentris multajn karikaturajn pentraĵojn kun figuroj de urseto, leporo kaj kateto. Estas interese. Wang Qiang diris, ke la pentraĵo nomiĝas "Urba Medikamento". Ĉiutage nuntempaj urbanoj ŝajne estas en batalejo kaj arto same kiel medikamento povas karesi homan animon.

En la loĝ-kvartalo, restoracio, librovendejo, drinkejo, kafejo, kosmetika salono, meblo-vendejo aŭ placo, ĉie troviĝas artaĵo kaj homoj povas nature kontakti arton. Xu Yang, kiu laboras ĉi tie, esprimis, ke tia ekspona maniero estas malsama ol la de li imagita. Li diris:

"Ĝi estas proksima al nia ĉiutaga vivo. Estas bone kaj proksime al ordinaraj homoj"

Lu Shengzhong, artisto pri ĉina civila arto, kiu partoprenas en la ekspozicio, opinias, ke laŭ tradicia koncepto, homo disigis arton kaj vivon. Fakte arto havas intimajn rilatojn kun la publiko. Tio bezonas rekonon kaj reguligon de ĉinaj nuntempaj artistoj kaj la publiko.

Krom la menciitaj 2 ekspozicioj, okazis en Ĉina Ŝtata Muzeo kaj per tio, ĉinaj aprecantoj plene komprenis ĉarmon de kroatia diverseca kulturo.