• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-12 18:28:55    
Huang Lixing

cri

Antaŭ nelonge, taiwan-a kantisto Huang Lixing kun trajto de aparta karaktero publikigis la 5-an albumon sub la titolo "Okupiteco kaj Blindeco", kiu refoje montras lian brilan muzikan stilon.

Nun vi aŭdas la ĉefan kanton de la albumo titolitan "Kio Mi Estas por Vi", la kanto kunfandis ritmenbluson, rokon kaj aliajn muzikstilojn kaj plene montras kantan karakteron de Huang Lixing.

En 1992, Huang Lixing kaj liaj pliaĝa frato kaj kuzo konsistigis la kant-grupon "L.A.Boys", ili iam estis tre famaj kaj havis amason da kantfascinatoj. Ĝis la jaro 1997, Huang Lixing sentis, ke senvaria prezentado, ripetemaj laboro kaj vivo lacigis liajn animon kaj korpon, tiel li forlasis la grupon.

Post ripozo kaj reordiĝo, li komencis sian individuan muzikverkan vojon. En 2000, lia verka talento estis trovita de taiwan-a fama muzikisto Yao Qian. Sub rekomendo de Yao Qian, Huang Lixing aliĝis al la filia kompanio de Hongkong-a Weijing Disko en Taiwan kaj publikigis sian unuan individuan albumon "Ĉe Vi" en 2002. En la lastaj jaroj, la verka inspiro de Huang Lixing eksplodis, la albumo "Okupiteco kaj Blindeco" jam estas la 5-a verko de Huang Lixing.

Nun vi aŭdas la duan ĉefan kanton de la albumo titolitan "Silento kiel Struto". Vizaĝe al timigo kaj minaco, strutoj kutime metas sian kapon en sablon. Fronte al timigo kaj premo, la homoj ofte estas galimatiaj aŭ silentaj, tio estas enhavo esprimata de Huang Lixing en la kanto. Kvankam ĉeftemo de la kantteksto estas silento kaj forigo, tamen la melodio estas ekstravaganca, la kantstilo de Huang Lixing estas tre ekscita, kaj formas brilan kontraston kun sufoko kaj kompromiso en la kantteksto.

Sekve bonvole aprecu kanton titolitan "Infekto"!

La kantteksto de tiu kanzono estas verkita de Huang Lixing, tamen la enhavo priskribis ne ĉarmon de viroj, sed disvastiĝon kaj penetron de biontaj virusoj kaj komputilaj virusoj. En la kanto, elstara ritmeco kaj forta voĉa esprimo de Huang Lixing refoje montras lian kapablon en ritmenbluso.

La titolo de tiu albumo venis el klasika fama kanzono de taiwan-a fama artisto Zhang Aijia, Huang Lixing ankaŭ prezentis tiun malnovan kanton en la albumo. La kanto estis verkita en 1985. De 20 jaroj, ĝi ĉiam estas la plej eminenta kanto prezentanta okupan vivon kaj spiritan premon de modernaj homoj. Huang Lixing diris, ke la vivstato priskribita en la kanto tre konformas al la sento, kiun li volas esprimi en la albumo, tiel li volas uzi tiun titolon por reprezenti la albumon kaj denove prezenti ĝin. Nun bonvole aŭskultu!

De membraro en junula idola grupo al produktado de la albumo "Okupiteco kaj Blindeco", Huang Lixing kreis sian propran vojon. En la populara muzika rondo de Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio, li estis rigardata kiel apartulo de la homoj, ĉar lia muziko ofte alvokis disputon, kantfascinatoj kiuj ŝatas kaj malŝatas lin klare diferencas. Tamen Huang Lixing ne atentas ĉu ĉiuj ŝatas liajn kantojn, nek volas kompromisi por vendkvanto de la kompanio, li persistas en sia preferata muziko.

Fine ni kune aprecu la kanton "Koridoro", la kanto priskribas sentimentan komplikaĵon de modernaj homoj.