• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-12 18:52:18    
Ĉinio tenos stabilecon kaj konsekvencon de investaj politikoj al eksteraj komercistoj

cri

La 12-an de julio en Pekino, ĉina Komerca Ministerio publikigis plej freŝan statistikan ciferon pri investado de eksteraj komercistoj. Laŭ la cifero, nun ĉina altiro de ekstera kapitalo tenas bonan tendencon kaj nombro de entreprenoj investataj per ekstera kapitalo kaj sumo de efektive utiligita ekstera kapitalo daŭre rapide kreskas. Oficisto de la ĉina Komerca Ministerio esprimis, ke en la estonteco, Ĉinio pluapaŝe plibonigos investan medion, tenos stabilecon kaj konsekvencon de investaj politikoj al eksteraj komercistoj kaj kuraĝigos tiujn komercistojn  fari investadon ĉefeen alt-scienc-teknika industrio, moderna serva industrio kaj moderna agrikultura industrio.

La 12-an de julio, novaĵ-oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon en Pekino. En la konferenco, asistanto de ĉina komerca ministro sinjoro Chen Jian konigis plej freŝan staton de ĉina nuna altiro de ekstera kapitalo. Li malkaŝis, ke ĝis la fino de majo, Ĉinio sankciis fondiĝon de pli ol 500 miloj da entreprenoj investataj per ekstera kapitalo kaj sumo de efektive utiligata ekstera kapitalo superis 580 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭ konigo, de la lastaj 20 jaroj, Ĉinio ĉiam prenas plenfortan altiron de ekstera kapitalo kiel gravan rimedon por akceli ekonomian kreskadon. Nun la politiko akiris evidentan efikon.

Sinjoro Chen Jian promesis en la gazetara konferenco, ke en la estonteco, Ĉinio pluapaŝe plibonigos investan medion, tenos stabilecon kaj konsekvencon de investaj politikoj al eksteraj komercistoj kaj kuraĝigos tiujn komercistojn  fari investadon ĉefe en alt-scienc-teknika industrio, moderna serva industrio kaj moderna agrikultura industrio.

Responde al tio, ĉu Ĉinio povos nuligi impostan favorecon al entreprenoj investataj per ekstera kapitalo en la estonteco por unuigi impostan proporcion de entreprenoj en- kaj ekster-landaj, Chen Jian montris, ke kiel grava rimedo por altiri eksteran kapitalon, la politiko de imposta favoreco donita al entreprenoj investitaj per ekstera kapitalo ne ŝanĝiĝos en la mallonga tempodaŭro. Li diris:

"Ni donas favorecon al entreprenoj investitaj per ekstera kapitalo kaj tio ne estas kontraŭa al principo de Monda Komerca Organizo pri popola trakto. Altiro de investado, per favora politiko, estas agmaniero ĝenerale uzata de diversaj landoj. Kompare kun najbaraj landoj kaj regionoj kaj aliaj kelkaj landoj, nia nuna favora politiko ne havas evidentan superecon. Tial en la nuna stato, sen relative stabila kaj fidinda anstataŭa politiko, necesas teni konsekvencon kaj stabilecon de politiko altiri al si eksteran kapitalon.