Beneluksa Ekonomia Unio, kun la ĉefstabejo en Bruselo, estas ekonomia grupo establita de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio.
En la 5-a de septembro, 1944, en Londono, la ekziliĝintaj registaroj de la 3 landoj Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio subskribis la Interkonsenton pri Beneluksa Tarifa Unio. En 1946 la 3 landoj decidis iom post iom plivastigi la tarifan union en ekonomian union. En la 3-a de februaro, 1958, la tri landoj oficiale subskribis en Hago la Traktaton pri Beneluksa Ekonomia Unio. En la 1-a de novembro, 1960, la traktato oficiale ekvalidiĝis por la tempolimo de 50 jaroj. Beneluksa Ekonomia Unio celas disvolvi la rilatojn inter la 3 landoj, kunaranĝi politikojn pri la financaj, ekonomiaj kaj sociaj aferoj inter la 3 landoj kaj plifortigi ilian pozicion dum konkurenco kun grandaj landoj.
La plej alta regpotenca institucio de Beneluksa Ekonomia Unio estas la Ministra Komisiono, kiu respondecas pri superrigardo kaj garantio al la plenumado de la traktato de la unio. Ministroj pri eksteraj aferoj de la 3 landoj plurfoje kunvenis en ĉiu jaro por diskuti pri la kunlaboroj inter la 3 landoj. Ĉefministroj kaj ministroj de la 3 landoj havas nefiksdatajn kunvenojn por diskuti pri reciproka kunaranĝado. La prezidanteco de la Ministra Komisiono estas alterne prenata de ministroj de la 3 landoj, ĉiu kun la oficperiodo de duona jaro. Ĉiuj rezolucioj devas esti pasigitaj per unuanimeca aprobo. La Konsilio de la Ekonomia Unio estas la plej alta plenuma institucio, konsistanta el 3 prezidantoj (po unu el ĉiu lando) kaj prezidantoj de ĉiuj komisionoj, respondecas pri kunaranĝado de la laboroj de diversaj komisionoj kaj ludas la pontan rolon inter la Ministra Komisiono kaj diversaj komisionoj. La 9 komisionoj estas respektive de la eksteraj rilatoj, industrio kaj komerco, agrikulturo, manĝaĵo kaj fiŝkaptado, tarifoj kaj impostoj, trafiko kaj transportado, sociaj aferoj, leĝo, homa fluado kaj fiksloĝado, mono kaj financo. La Sekretariejo respondecas pri ĉiutagaj aferoj kaj elmetas proponojn al la Ministra Komisiono pri plenumado de la traktato de la unio.
La Kortumo respondecas pri klarigado de koncernaj leĝoj kaj klaŭzoj kaj pri liverado de konsultiĝoj kaj konsistas el 9 juĝistoj elektitaj de la plej altaj juĝejoj de la 3 landoj, ĉiulande po 3 juĝistoj, kaj 3 ĉefprokuroroj, ĉiulande po 1. La Inter-parlamenta Konsultiĝa Komisiono estas la konsultiĝa institucio por la 3-landaj registaroj kaj konsistas el 49 parlamentanoj (po 21 el Belgio kaj Nederlando kaj 7 el Luksemburgio). La komisiono respondecas ne nur pri la ekonomiaj problemoj, sed ankaŭ pri politikaj kunlaboroj.
La 3 landoj realigis la liberan cirkuladon de varoj kaj personaro; la laboristoj kaj komercistoj de la 3 landoj ĝuas samajn rajtojn en iu ajn de la 3 landoj; la 3 landoj kunaranĝas la politikojn pri socia asekuro, publika higieno, medio, teritoria regado, ekonomio, industrio, energio, havenaj aferoj, turismo, imposta enspezo kaj aliaj flankoj; la 3 landoj prenas komunan starpunkton en Eŭropa Unio, la Monda Higiena Organizo kaj aliaj internaciaj institucioj; kaj tiel plu. En septembro de 1986, la 3 landoj subskribis Beneluksan Translandan Kunlaboran Konvencion.
|