• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 15:53:30    
Sud-Amerika Komuna Merkato

cri

La 26-an de marto, 1991, en la paragvaja ĉefurbo Asunciono, prezidentoj de la 4 landoj Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo subskribis la Asuncionan Traktaton, proklamante la fondiĝon de la Sud-Amerika Komuna Merkato. La Asunciona Traktato ekvalidiĝis en la 29-a de novembro, 1991. En la 1-a de januaro, 1995, la Sud-Amerika Komuna Merkato oficiale startiĝis. Ĝi estas la unua komuna merkato konsistanta komplete el evoluantaj landoj, kaj ankaŭ la plej granda organizo de ekonomia integrigo en la latin-amerika regiono. La Sud-Amerika Komuna Merkato havas la totalan loĝantaron de ĉirkaŭ 200 milionoj, kun la totala produktovaloro de proksimume mil miliardoj da usonaj dolaroj en la fino de 2002, okupante ĉirkaŭ duonon de tiu de la tuta latin-amerika regiono. Tiu ĉi organizo celas akceli la sciencteknikan progreson kaj efektivigon de ekonomia modernigado, pere de efika utiligo de riĉfontoj, media protektado, kunaranĝado de la makroskopa ekonomia politiko kaj plifortigo de la ekonomia kompletigeco. La Sud-Amerika Komuna Merkato havas ankaŭ 6 kontaktajn landojn. Ili estas Ĉilio, kiu aliĝis en oktobro, 1996; Bolivio, kiu aliĝis en 1997; Peruo, kiu aliĝis en 2003; kaj Venezuelo, Ekvadoro kaj Kolombio, kiuj aliĝis en decembro, 2004. Ĝis decembro, 2004, la Sud-Amerika Komuna Merkato plivastiĝis al regiona ekonomia organizo kun 4 membrolandoj kaj 6 kontaktajn landoj.

La Konsilio estas la plej alta decida institucio, konsistanta el ministroj pri eksteraj aferoj kaj ministroj pri ekonomio de la membrolandoj. La prezidanteco de la Konsilio, kun la oficperiodo de duona jaro, estas alterne prenata de ministroj de la subskribintaj landoj. Ĉiujare la Konsilio okazigas almenaŭ unufoje kunvenon ĉeestatan de la prezidentoj de ĉiuj membrolandoj, kaj, se necese, plurajn kunvenojn por la ellaborado de la politikoj pri la integriga procezo. La Grupo de la Sud-Amerika Komuna Merkato estas la plenuma institucio, respondecanta pri efektivigo de traktatoj kaj rezolucioj faritaj de la Konsilio de la Sud-Amerika Komuna Merkato kaj pri elmeto de proponoj rilate al plenumado de la komerca malferma plano, kunaranĝado de la makroskopa ekonomia politiko kaj tiel plu. Sub la Grupo de la Sud-Amerika Komuna Merkato estas 10 laboraj departementoj pri komercaj aferoj, doganaj aferoj, teknikaj normoj, impostaj kaj financaj politikoj, surtera transportado, surmara transportado, industriaj kaj teknologiaj politikoj, agrikulturaj politikoj, politikoj pri energio kaj kunaranĝado de makroskopaj ekonomiaj politikoj. La Sekretariejo de la Grupo de la Sud-Amerika Komuna Merkato situas en la urugvaja ĉefurbo Montevideo. La Komerca Komisiono respondecas pri la komunaj komercaj politikoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato kaj superrigardas la praktikadon de la komune eksteraj tarifoj. La Komuna Parlamenta Komisiono konsistas el la parlamentanoj de la membrolandoj, respondecante pri akcelo de la plenumado de la decidoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato en respektivaj landoj. La Forumo de la Ekonomia kaj Socia Interkonsiliĝado konsistas el reprezentantoj de la komercaj rondoj kaj sindikatoj de la membrolandoj kaj ludas konsilan rolon. La Pinta Konferenco de la Sud-Amerika Komuna Merkato okazas unu fojon en duona jaro.

En la 16-a de decembro, 2003, la 25-a Pinta Konferenco de la Sud-Amerika Komuna Merkato okazigita en Montevideo decidis establi Komitaton de Konstantaj Delegitoj.