• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 17:01:27    
Simbiozo, farita en Brazilo

cri
Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu Esperantajn kantojn el la kompaktdisko Simbiozo, farita en Brazilo.
La unua kanto estas: Tago tropika
En tia tago de briloj kaj de varmoj,
Tre plaĉas ami, tre gajas esti juna;
For estas tristo: afliktoj, timoj, larmoj
En ombron fuĝis de nokto dorme bruna…
Nun estas la kanto: Simbiozo
Muziko ĉarmas nin per ritmagordoj
Kaj nian senton skuas per mistero:
Ni palpe paŝas tra sonantaj pordoj
De revo, fantazio kaj kimero…
Bonvole aŭskultu la kanton: Miniaturo 5
Jen sur la grundo
Aroma plumo blanka!
Ĉu sorĉa birdo
Ĝin lasis de la nuboj?
Ho ne: rozuj' floranta.
Jen estas la kanto: Nokta pendolo
Pendolo dancas en klaka takto
La tutan nokton, dum mi maldormas;
La tutan nokton, dum koro ŝtormas
En sentokneda suferbarakto…
Bonvole aŭskultu la kanton: 5-a soneto por Nejma
Subite mi fariĝis nekompleta,
Kaj ne sufiĉas al mi la du brakoj,
Ĉar ŝin ne povas stringi miaj krakoj
Post nia kunfandiĝo senripeta…
Bonvole aŭskultu la kanton: Miniaturo 28
Mi treme timis,
Kiam en malespero
La maro svingis
Tra strandobuŝ' giganta
La ŝaŭmojn de kolero.
Nun estas la kanto: Mia ĝardeno
En la mateno, miaj floroj hontas
Post konatiĝo kun la frua roso,
Falinta al virga, sangkolora sproso:
Se ruĝa, virga suno horizontas…
Bonvole aŭskultu la kanton: Ĉi mia amo
Ĉi mia amo
Naskiĝis milde
Ĉe blua mar',
Ĉe la infinita mar'!
Ĝi tamen revis
Pri la foraj spuroj
Kaj ĝi sin levis
Pli kaj pli:
Trans arbokapoj kaj nestoj,
Ebria de koloroj kaj festoj,
Eterne,
Kaj trans la frapoj de la ventoj
Kaj de la tempestoj,
Kaj de la pasemaj nuboj
De la kalma kaj agita firmamentoj
Dum la tenebro nokta
Kaj dum la lumo taga!
Nur ni, ni du,
Ni portu nin trans la ŝtupoj
De la ĉielo,
Internen de la ventro de la steloj!
Bonvole aŭskultu la kanton: Miniaturo 31
La nokto mutas,
Ne movas sin aero.
Kial balbutas,
Kaj ĝemas, kaj baraktas
En mi senorda koro?
Jen estas la kanto: Trista soleco
Sola, kiel roko meze de maro,
Kiun nur vizitas ĝemoj de ondoj
Kaj al kies blekoj mankas respondoj:
Granda soleco!
Bonvole aŭskultu la kanton: Kiam mi min eksplikas
Kiam mi min eksplikas,
Ĉiam mi min komplikas:
Ĉar mi estas la poemo,
Al kiu mi min aplikas
Neniam ĉi
Kaj ĉiam for
Kaj pro tio mi estas plene homa.
Jen estas la lasta kanto: Jam temp' esta' por verdera'
Jam temp' esta'
Por verdera':
Ekologio,
Diplomatio
Kaj harmonio!
Sonĝo de Zamenhof:
Mondo sen katastrof'.