• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 19:06:56    
Ligo de Arabaj Landoj (foto)

cri

La Ligo de Arabaj Landoj estas ne nur la plej reprezentanteca kaj influhava organizo en la araba mondo, sed ankaŭ unu el la plej frue fonditaj regionaj organizoj en la mondo. En septembro de 1944, sub la propono de Egiptio, ministroj pri eksteraj aferoj de diversaj arabaj landoj kunvenis en la havenurbo Aleksandrio, ellaboris skize la Aleksandrian Interkonsenton kaj decidis fondi Ligon de Arabaj Landoj. En la 22-a de marto, 1945, reprezentantoj de 7 arabaj landoj Egiptio, Irako, Jemeno, Jordanio, Libano, Saudi-Arabio kaj Sirio kunvenis en la egipta ĉefurbo Kairo, skizis kaj pasigis la Ĉarton de la Ligo de Arabaj Landoj, proklamante la oficialan fondiĝon de la Ligo de Arabaj Landoj.

La Ligo de Arabaj Landoj celas intimigi la kunlaborajn rilatojn inter la membrolandoj, kunaranĝi la politikajn aktivadojn, defendi la sendependecon kaj suverenecon de arabaj landoj, plene konsideri la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj, kaj ankaŭ tion, ke la membrolandoj intime kunlaboru en ekonomio, financo, trafiko, kulturo, higieno, socia bonstatigo, ŝtataneco, pasporto, vizo, plenumado de juĝoj, ekstradicio kaj aliaj flankoj, reciproke respektu la politikan sistemon de aliaj landoj, solvu la konfliktojn ne per armita forto, kaj tiel plu.

Laŭ la difino de la Ĉarto de la Ligo de Arabaj Landoj, la permanenta ĉefstabejo de la ligo estas en Kairo. Tamen pro tio, ke Egiptio kaj Izraelo subskribis pacan interkonsenton, en la 31-a de marto, 1979, la Konferenco de Eksteraferaj Ministroj kaj Ekonomiaj Ministroj de Arabaj Landoj decidis, ke la ĉefstabejo de la Ligo de Arabaj Landoj estu translokita al Tunizio. En la 31-a de oktobro, 1990, la ĉefstabejo de la ligo estis retranslokita al Kairo.

La Pinta Konferenco de Arabaj Landoj estas ne nur la plej alta regpotenca institucio de la Ligo de Arabaj Landoj, sed ankaŭ la plej altanivela konferenco de la ligo kaj de la arabaj landoj. La Pinta Konferenco de Arabaj Landoj ĉefe diskutas pri grandaj regionaj problemoj. La gvida institucio de la Ligo de Arabaj Landoj estas la Konsilio konsistanta el reprezentantoj de ĉiuj membrolandoj kaj okaziganta du regulajn kunvenojn ĉiujare, respektive en marto kaj oktobro, kaj laŭbezone specialan pintan kunvenon se postulate de almenaŭ 2 membrolandoj. La Konsilio estas prezidata alterne de ĉiuj membrolandoj. Ĉiuj membrolandoj devas observi la rezoluciojn ellaboritajn de la Konsilio. Sub la Konsilio estas institucioj respektive de politiko, ekonomio, kulturo, trafiko, socio, leĝo, arabaj petrolaj specialistoj, novaĵoj, higieno, homaj rajtoj, administrado, financo kaj aliaj aferoj. La Sekretariejo respondecas pri la plenumado de la rezolucioj de la Konsilio. La nuna ĝenerala sekretario estas egipto Amr Mahmoud Moussa.

Ĝis marto de 2005, la Ligo de Arabaj Landoj havis 22 membrolandojn, inkluzive de la palestina Liberiga Organizo.

La Ligo de Arabaj Landoj havas agentejojn aŭ novaĵ-centrojn en diversaj lokoj de la mondo. En 1956 la Ligo de Arabaj Landoj starigis kontaktadon kun Ĉinio. En aŭgusto de 1993 la Ligo de Arabaj Landoj starigis agentejon en Pekino.