• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 07:38:25    
Verkistino Frue Sin Liberiginta

CRI
Kara retleganto, ĉu vi scias aǔ ankoraǔ memoras, ke en la jaro 1982 eldoniĝis romano, titolita "Kanto de Juneco", verkita de Yang Mo kaj esperantigita de Yang Yongsen?
"Kanto de Juneco", vere la juneco ĉiam kantas. Kaj la tradukinto oferis sian junecon al la internacia lingvo, sed... sed li – kabeis! Kia bedaǔrindeco!
"Kanto de Juneco", efektive, kanto ĉiam junigas. Kaj restas anime juna la karmemora verkinto, la naskoloko de kies gepatra familio estas la gubernio Xiangyin en la mezsuda provinco Hunan kaj kiu mem naskiĝis en Beiping (la nuna Pekino), 1914.
"Kanto de Juneco", ja ja, juneca kanto pri movado de patriotaj studentoj, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio.
Yang Mo, filino de universitata rektoro kaj bienulo, vaste legis ĉinajn kaj alilandajn literaturaĵojn en mezlernejaj jaroj, kio servis kiel solida preparo por ŝia verkado. Por sin liberigi el feǔdisma edzinigo, ŝi kategorie forkuris el la rektora familio en la gubernion Xianghe de la provinco Hebei. Por sin vivteni ŝi lukradis jen kiel instruistino de elementa lernejo, jen kiel guvernistino, jen kiel libreja komizino. Ŝi, kvazaǔ trampo, blinde naĝis en socia maro. Fine ŝi trovis la Komunistan Partion. La riĉaj travivaĵoj formis vivbazon por ŝia verkado de la romano "Kanto de Juneco". Post la eksplodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito, ŝi aliĝis al kontraǔjapana gerila milito en la meza parto de la provinco Hebei. Dume ŝi faris ankaǔ porvirinajn laborojn. Poste ŝi fariĝis redaktorino de "Aǔroro" kaj "Jin-Cha-Ji-tagĵurnalo"*, respondecante pri literatur-arta felietono. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ŝi fariĝis redaktistino de la monde konata tagĵurnalo Renmin Ribao (Popola Tagĵurnalo). Poste ŝi estis nomumita kiel estrino de propaganda sekcio de Pekina Virina Federacio. Pasis ne longa tempo, kaj ŝi turnis ĉefan energion al verkado.
En 1950 Yang Mo komencis verkadon de la romano "Kanto de Juneco". De 1952 ĝis 1957 ŝi faris plurfoje poluradon. Januare de 1958 la romano publikiĝis. Ĝi tuj plaĉis al sennombraj legantoj pro freŝeco de temo, profundeco de historia spegulado, prezento de vojo por revoluciaj gejunuloj kaj pro graveco de rolo en la konado kaj eduko. Ĝi eldoniĝis ankaǔ en aliaj landoj. Ĝi do fariĝis ĉina romano plej vaste cirkulanta ekster Ĉinio. En 1959, la 2 periodaĵoj "Ĉina Junularo" kaj "Literatur-arta Revuo" okazigis vastan diskutadon pri ĉi tiu verko.
*Jin-Cha-Ji: Jin, alia nomo de la provinco Shanxi; Cha, Chahaer, provinco fondita en 1928, sed nuligita en 1952, parton al Hebei, la alian parton al Shanxi; Ji, alia nomo de la provinco Hebei.