• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 16:55:59    
En Libano refoje okazis malica eksplodiga evento (foto)

cri

Antaŭtagmeze de la 12-a de julio en norda Bejruto, la aŭtovico de Ilias Murr, vicĉefministro de la zorganta registaro de Libano kaj nacidefenda ministro estis atakita per aŭta bombo en kvartalo de kristanoj. Tio estas la unua murda evento kontraŭ registara oficisto kaj kontraŭ politikisto kiu prenas starpunkton proksimiĝan al Sirio, post okazo de la murdo al libana eksĉefministro Hariri en februaro ĉijare.

Laŭ la libana polico, iu aŭto subite eksplodis kiam preterpasis la aŭtovico de Murr, multaj aŭtoj kaj konstruaĵoj en 200 metroj ĉirkaŭ la eksplodiga aŭto estis difektataj. Almenaŭ du sekvantoj de Murr mortis kaj 11 homoj vundiĝis, inkluzive de edzino de meksikia ambasadoro en Libano.

Ministro pri justico de la libana zorganta registaro Khaled Qabbani tuj veturis al la loko por organizi savadon kaj enketadon. Libanaj prezidento Emile Lahoud kaj nova ĉefministro Fouad Siniora kaj aliaj vizitis Murr en hospitalo. Siniora emfazis en la hospitalo, ke tia krimago ne malhelpos la libanan popolon plue konstrui la ŝtaton, la popolo persistos en solidareco por konstrui belan estontecon. Vespere de la sama tago, libana prezidento Emile Lahoud publikigis deklaron, esprimante, ke tiu kiu kreis la eventon estas malamiko de Libano, ili senĉese atakis mildajn patriotojn, celante lanĉi konflikton de religiaj sektoj kaj faligi Libanon en rondiron de perforto kaj timigo. Ĉefministro de libana zorganta kabineto Nagib Miqati, kiu faris viziton en Francio, ĉesigis la viziton kaj rapide revenis al Libano kaj postulis, ke sekureca departemento tuj faru enketadon.

Ekde kiam libana eksĉefministro Hariri estis murdita en februaro kaj Sirio retiris siajn trupojn el Libano pro premo de la internacia socio kaj libanaj opoziciuloj en la fino de aprilo, libana fama raportisto Samir Kassir kaj eksa ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Libano George Hawi sinsekve estis murditaj per aŭta bombo. Tiuj du personoj prenis starpunkton kontraŭ Sirio. Libanaj opoziciuloj ĉiam kondamnis, ke tiuj eksplodigaj kaj murdaj eventoj estis projektitaj de "Siria-Libana Sekureca Institucio". Sirio foje kaj refoje negis sian rilaton kun tiu institucio kaj opinias, ke malamikoj de Libano devas porti respondecon pri tiuj terorismaj eventoj. Post okazo de la murda evento al Murr, Sirio tuj faris reagon. Oficiala novaĵ-agentejo de Sirio publikigis deklaron, esprimante, ke Sirio opinias, ke tio estas terorisma ago, same kiel multaj eksplodigaj kaj murdaj eventoj okazintaj antaŭe en Libano, tiu evento intencas ŝanceligi stabilecon de Libano kaj senfortigi ĝian nacian solidarecon, estas certiginde, ke projektantoj de tiuj eventoj malamike traktas libanan kaj regionan stabilecon.

Analizanto opinias, ke murda evento al Murr eble estis manifestacia ago de ekstrema forto, kiu oponas kontraŭ regado de Sirio kaj klopodas por kompleta sendependiĝo de Libano, al prezidento Lahoud kaj personoj proksimaj al Sirio.

Tamen murda evento al Murr fortigis decidon de diversaj rondoj de Libano por protekti nacian solidarecon. Diversaj sektoj kontraŭ Sirio respektive publike esprimis kondamnon al tiu perforta agado. En la sama tago, kiam okazis murda evento al Murr, post du-semajna interkonsiliĝo kun diversaj sektoj, ĉefministro Siniora prezentis nomlistan projekton de nova registaro al prezidento Emile Lahoud. Li esprimis, ke nuntempe la serioza situacio frontata de la lando postulas kiel eble plej frue establi registaron kaj funkciigi ĝin, por trakti serion da internaj kaj eksteraj defioj de la lando.