• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 17:03:50    
Grupo de 20

cri

En la 16-a de decembro, 1999, en Berlino de Germanio oficiale okazis la konferenco por iniciati la Grupon de 20. Al la konferenco ĉeestis financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la landoj de la Grupo de 8 kaj Eŭropa Unio, kaj de Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj Oceanio.

La konferenco ĉefe diskutis pri oficiala establiĝo de la konferenca mekanismo de la Grupo de 20 kaj aliaj problemoj, kia evito de la eksplodo de ekonomia krizo. La reprezentantoj ĉeestantaj al la konferenco ne nur diskutis pri preventado de ekonomia krizo, sed ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri tio, kiel la internacia socio ludu rolon en preventado de ekonomia krizo.

La membroj de la Grupo de 20 inkluzivas ĉiujn membrolandojn de la Grupo de 8, nome Usonon, Japanion, Germanion, Francion, Brition, Italion, Kanadon kaj Rusion; Eŭropan Union kiel unu tuton kaj evoluantajn landojn kun vasta reprezentanteco, nome Argentinon, Aŭstralion, Brazilon, Ĉinion, Hindion, Indonezion, Korean Respublikon, Meksikion, Saudi-Arabion, Sud-Afrikon kaj Turkion. La totala produktovaloro de tiuj landoj okupas 85% de tiu de la tuta mondo, kaj la totala loĝantaro de tiuj landoj okupas 2 trionojn de tiu de la tuta mondo. La propono por fondi la Grupon de 20 estis elmetita de la financaj ministroj de Usono kaj aliaj sume 7 okcidentaj industriaj landoj en junio de 1999 en Kolonjo de Germanio, por ke koncernaj landoj faru neoficialan dialogon pri internaciaj ekonomiaj kaj monaj politikoj favore al la stabileco de la internacia financa kaj mona sistemo. La Grupo de 20 estas mekanismo de neoficiala dialogado celanta antaŭenpuŝi la reformadon de la internacia financa sistemo, meti vastan bazon por diskuti kaj interkonsiliĝi pri koncernaj esencaj problemoj, serĉi kunlaborojn kaj akceli la stabilan kaj daŭran kreskadon de la monda ekonomio.

En la 26-a kaj 27-a de oktobro, 2003, la 5-a Jarkunveno de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de la Grupo de 20 okazis en Meksikio.

En novembro de 2004, la 6-a Jarkunveno de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de la Grupo de 20 okazis en la germana ĉefurbo Berlino. En 2005 Ĉinio estas la deĵoranta prezidanta lando de la Konferenco de la Grupo de 20.