• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 17:04:29    
Grupo de 15

cri

La Grupo de 15, alinome la Pinta Grupo por Sud-Sudaj Konsultado kaj Kunlaborado, estas alia kunlabora organizo de evoluantaj landoj post la Nealianca Movado kaj la "Grupo de 77". Ĝi estas transkontinenta grupo konsistanta komplete el evoluantaj landoj. Tiuj landoj, troviĝantaj respektive en Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko, kun 1,7 miliardo da loĝantoj, havas vastan reprezentantecon. La totala produktovaloro de tiu ĉi grupo atingas preskaŭ 4 000 miliardojn da usonaj dolaroj. La Grupo de 15 do okupas gravan lokon en la monda ekonomio.

La Grupo de 15 estis fondita en la Pinta Konferenco de Nealiancaj Landoj okazinta en septembro, 1989. Tiam draste ŝanĝiĝis la internacia situacio. Ŝtatestroj de iuj nealiancaj landoj opiniis, ke internacia organizo kun granda skalo malfacile prenas efektivajn agadojn pro la grandaj diferencoj de la ŝtataj cirkonstancoj de la membrolandoj. Pro tio ili decidis fondi grupon en malgranda skalo, el landoj kun komunaj opinioj kaj similaj ŝtataj cirkonstancoj, por akceli kaj kunlaborojn de la membrolandoj kaj la ekonomiajn kunlaborojn inter la evoluantaj landoj. La ĉefa aktivado de la Grupo de 15 estas la Pinta Konferenco okazanta unufoje en ĉiu jaro alterne en diversaj membrolandoj.

La iniciatintaj membroj de la Grupo de 15 estas Alĝerio, Argentino, Brazilo, Egiptio, Hindio, Indonezio, Jamaiko, Jugoslavio, Malajzio, Meksikio, Niĝerio, Peruo, Senegalio, Venezuelo kaj Zimbabvo. Poste Ĉinio kaj Kenjo unu post la alia aliĝis al la grupo, tamen la nomo de la Grupo de 15 restas senŝanĝa.

La Grupo de 15 celas antaŭenpuŝi la "sud-sudan kunlaboradon" kaj "sud-nordan dialogadon" per pli praktikaj rimedoj, akceli la ekonomian disvolviĝadon de la evoluantaj landoj kaj plibonigi la popolan vivon. Ĝi emfazis, ke la disvolviĝo de la evoluantaj landoj devas unue dependi de sia propra klopodado, kaj samtempe apelaciis por aktive ekspluati la sud-sudan reciproke utilan kunlaboradon kaj akceli la akordan ekonomian disvolviĝon de diversaj landoj. En la internaciaj rilatoj la Grupo de 15 subtenas la starigon de plurflanka nediskriminacia internacia nova ordo, postulas plene garantii la teritorian integrecon kaj ŝtatan sendependecon de diversaj landoj; aprobas praktiki la principojn de reciproke dependan kaj tubgloban ekonomian kunlaboradon en la internacia socio, pledas por tio, ke la evoluantaj landoj plifortigu dialogadon kun evoluintaj landoj sur la bazo de egaleco, kaj tiel plu.

En februaro de 2004, la 12-a Pinta Konferenco de la Grupo de 15 okazis en la venezuela ĉefurbo Karakaso kaj pasigis la Karakasan Manifeston. La Karakasa Manifesto montris, ke la ĉeestantaj landoj atingis komunan konon pri la problemo de energio kaj evoluado.