• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 17:12:10    
Suicida eksplodigo provis armistican interkonsenton inter Palestino kaj Izraelo

cri
 

La 12-an de julio en la apudmara urbo Netanya, norda Izraelo, okazis suicida eksplodiga evento. Almenaŭ 3 izraelaj virinoj mortis kaj pli ol 30 homoj vundiĝis. Tio estas la dua suicida eksplodiga evento depost realigo de duflanka armistica interkonsento en februaro de la kuranta jaro. Kian influon ĝi donis al situacio inter Palestino kaj Izraelo, situacio jam mildiĝinta lastatempe, kaj al baldaŭ funkciigota izraela solflanka agado? Tio indas atenton.

Je la duona post la 6-a horo postagmeze de la 12-a tago, sonoris granda sono najbare al aĉeta centro titolita "Salono" en la urbo Netanya. Iu palestina junulo eksplodigis bombon sur sia korpo kaj kaŭzis tragedion. Laŭ konigo, la junulo aĝas 18 jarojn kaj venis el la urbo Tulkarm ĉe la okcidenta bordo de Jordano.

Post la evento, iu milita organizo sub la Palestina Islama Sankt-milita Organizo Jahad, deklaris respondeci pri la evento. Tamen la organizo deklaris samtempe, ke ĝi ankoraŭ klopodos por protekti armistican staton inter Palestino kaj Izraelo. La ŝajne kontraŭa sinteno jam fariĝis formalaĵo de Jahad. De februaro de la kuranta jaro, Jahad multfoje faris similan sintenon. Ĝi deklaris, ke ili portempe ne ŝiros armistican interkonsenton, tamen rezervas al si rajton fari venĝon responde al izraela milita agado.

Izraela informadika departemento opinias, ke nun Jahad jam fariĝis unu el aktivaj organizoj kun plena kapitalo.

En la pasinta monato, prezidanto de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Abbas esprimis intervidiĝante kun izraela ĉefministro Sharon: "Ĉiuj kugloj ne nur vin, celas sed ankaŭ min mem!" Pro la surprizataka agado, kiu havas rilatojn kun palestina radikala organizo Jahad, Palestina Nacia Leĝdona Konsilio refoje dronis en pasivo. Post unu monato, la izraela trupo komencos retiriĝon el Gaza kaj 12 jarojn post subskribo de Oslo-interkonsento, Palestino finfine ĉiuflanke regos Gaza. Kvankam retira projekto de Izraelo ne tute konformas al volo de la palestina flanko, tamen se la retiriĝo glate efektiviĝos, do tio utilos al funkcio de paca procezo inter Palestino kaj Izraelo kaj favoros al bazaj interesoj de Palestino. Tial post la eksplodiga evento en la urbo Netanya, Abbas kondamnis, ke tio estas malsaĝa ago kaj ankaŭ estas krimo al la palestina popolo.