• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 17:15:50    
Blankabdomena fregato (foto)

cri

La blankabdomena fregato el la ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de fregatedoj malofte videblas sur la insuloj ĉe la marbordo de Guangdong-provinco de Ĉinio. Ili fekundiĝas sur la Kristnaska Insulo de Aŭstralio kaj vagas en la orienta parto de la Hinda Oceano, la Malaka Markolo kaj Javo-insulo. La blankabdomena fregato estas granda marbirdo kun longeco de 95 cm. Ĝia supra korpo estas nigra kun verdaj briloj, la gorĝo, kolo kaj brusto nigraj kun purpuraj briloj, la ventro blanka, la beko nigra kaj la subbeka poŝo ruĝa. La femala birdo estas simila al la maskla kaj diferencas de ĝi nur per la blanka brusto kaj rozkolora beko. La birdidoj havas supran korpon nigrebrunan, kapon kaj malsupran korpon grizblankajn. Iuj birdidoj havas malhelan strion sur la brusto.

La blankabdomena fregato estas tipa tropika marbirdo. Dank' al siaj fortaj longaj flugiloj kaj longa kaj forka vosto ĝi povas preskaŭ tutan tagon flugi super maro. Nur en nokto ĝi ripozas sur arboj ĉe marbordo aŭ en insulo. Pro la mallongaj kaj senfortaj kurroj kaj senpalmaj piedoj, ĝi ne lertas en naĝado. Surtere ĝi apenaŭ povas piediri kaj ekflugi. La fregatoj emas vivi grupe kaj flugi super maro por ĉasi fiŝojn kaj aliajn marvivulojn. Ili estas agresemaj. Krom mem kapti manĝaĵon, ili ankaŭ rabas manĝaĵon de sulo, mevo, pelikano, kormorano kaj aliaj marbirdoj. Antaŭ ĉio, ili rapide persekutas la nomitajn birdojn, ĝenas ilin per sia longa hokforma beko kaj frapas ilin per siaj fortaj flugiloj, por ke la lastaj forĵetu aŭ elbuŝigu la ĉasaĵon, kiun ili tuj forkaptas en la aero. La gregatoj generas preskaŭ en ĉiu sezono. Antaŭ pariĝo virbirdo havas ŝvelintan ruĝan subbekan poŝon. Ili konstruas sian neston el branĉetoj sur arboj kaj arbedoj. La nesto estas tre malgranda, kompare kun ilia granda korpo. La gefregatoj alterne kovas sian ovon kaj ĉe deĵorŝanĝo krias unu al la alia. La kovado daŭras ĉ. Ses semajnojn. La ĵus naskita ido estas tute nuda, kaj iom poste elkreskas blankaj lanugoj. La ido prenas nutraĵon el la subbeka poŝo de siaj gepatroj.