• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 08:20:08    
Pri "Kanto de Juneco"

CRI
"Kanto de Juneco", vere sukcesa verko, tre frue aperinta en la epoko de la nuntempa literaturo kaj pozitive priskribanta batalan vivon de revoluciaj intelektuloj. La romano elvolviĝis en la fono de "09-18"* kaj "12-09"**, vidigante artajn tipojn de junaj intelektuloj suririntaj la revolucian vojon kaj spegulante konsciiĝon kaj splitiĝon de intelektuloj en tumultaj jaroj pro tago-post-taga akriĝo de klasa kaj nacia kontraǔdiroj. La romano vidigis ankaǔ kreskadon de la juna generacio sub la gvidado kaj edukado de la Komunista Partio de Ĉinio, prikantante la junecon de revolucio.
Lin Daojing, ĉefheroino de la romano, estis kreskanta kiel brila arta figuro en la procezo de peniga revolucia aktivado, de zigzagaj hardado kaj remuldado. En la komenco de "Kanto de Juneco" la aǔtoro konigis, ke Lin Daojing estas senlabora junulino, forkurinta el feǔda familio kaj serĉanta personan elirejon; ŝi naskiĝis en la hejmo de burokrata bienulo; ŝia patrino, dungita de tiu feǔda familio, forpasis pro turmentado kaj subpremado; kaj ŝi mem, ĉiam estis molestata, tial infanece ŝi jam fariĝis obstina kaj ribelema. Ĝuste por rezisti al la malfeliĉiga sorto ŝi senhezite forlasis la krimoplenan familion. Tamen apenaǔ fuĝinte el la familia kaĝo kiu, tiom obskura kaj putra, ĉiam pretis ŝin strangoli, ŝi tute ne atendis, ke ŝi trovas sin en socio eĉ pli nigra kaj dekadenca, kaj ĉiam preta ŝin gluti per sanga faǔko. Sen ies helpo, sen ia povo, ŝi pensis sin mortigi por ne submetiĝi. Ĉio okazinta al ŝi ja manifestis tion, ke tiamaj etburĝaj intelektuloj havis nek elirejon en la nigra malnova socio nek forton por individua oponado.
Sur la vojo de kreskado de Lin Daojing, al ŝi gravan direktadon kaj grandan helpadon donis almenaǔ Lu Jiachuan, Jiang Hua kaj Lin Hong, kiuj aperis kiel figuroj de "sendito de la Partio". La 1-a, brava, aplomba kaj saĝa komunisto kaj eminenta gvidanto de studentoj, sed bedaǔrinde la kontraǔrevoluciuloj forrabis lian vivon – la aǔtorino surpaperigis en la antaǔa duono de la romano intrigojn pri tio, kiel li partoprenis en manifestacio kaj peticiado okazintaj en Nankino kaj faris bataladon en malliberejo, vivece manifestante noblan kvaliton kaj heroan karakteron; tamen lia spirito fluis tra la tuta libro kaj lia figuro montriĝis profunde perfekte, tiom pli evidente el lia testamento lasita al Lin Daojing kaj el ŝia sopirado al li. Jiang Hua estis alia gvidanto en la kontraǔjapana kaj nacisava movado. Ĉe li montriĝis pli da temperamento de la laborista klaso kaj la naturo de stabileco, honesto kaj modesto. Post la martiriĝo de Lu Jiachuan, li fariĝis enkorpiganto de la figuro de partia gvidanto. Lin Hong, batalamikino de Lin Daojing en karcero, elstariĝis per firma batalspirito kaj solida fideleco. Ĉi tiuj figuroj reciproke sin kompletigis kaj briligis, plene manifestante la fizionomion kaj viglecon de heroaj kompartianoj en la kontraǔjapana kaj nacisava movado, kondukita de patriotaj studentoj en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento.
La romano sin karakterizas per sukcesa modlado de homaj figuroj kaj per subtila priskribado de psika mondo en kombinado kun grandaj eventoj.
*"09—18": Konata kiel "09-18-evento". La 18-an de septembro, 1931, japana armeo abrupte bombardis per kanonoj la nordorientan parton de Ĉinio kaj samtempe agres-atakis la provincojn Jilin kaj Heilongjiang.
**"12-09": Konata kiel "12-09-movado". La 9-an de decembro, 1935, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, pli ol 6 000 lernantoj faris manifestacion en Beiping (Pekino), alte tenante kaj kriante la sloganojn "Ĉesigu la internan militon kaj kune rezistu al la ekstera agreso, "For la japanan imperiismon!" ktp.