• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 10:43:52    
Aŭta bombo refoje eksplodis en Bagdado

cri

La 13-an de julio, la usona armeo en Irako kaj la iraka polica flanko respektive konfirmis, ke en tiu tago, en sudorienta parto de Bagdado, okazis suicida aŭto-bomba eksplodiga evento celanta al la usona armeo, pro tio 27 homoj mortis kaj inter ili, 24 estas irakaj infanoj. Almenaŭ 70 homoj vundiĝis. Tiutage la usona armeo en Irako diris en iu deklaro, ke en la eksplodiga evento, 1 usona soldato mortis kaj 3 vundiĝis.

Tio estas la dua grandskala terorisma eksplodiga evento okazinta en Bagdado en unu semajno, depost la bomba eksplodigo en iu rekruta centro okazinta en la 10-a de la kuranta monato kaj kaŭzinta mortojn de 25 homoj. La eksplodiga evento ankaŭ estas surprizatako kun morto de plej multaj infanoj depost septembro de la pasinta jaro. Post fondiĝo de la iraka transira registaro en aprilo de la kuranta jaro, ĉirkaŭ 1 600 irakanoj perdis sian vivon en diversaj perfortaj agadoj kaj inter ili, plejparto estas virinoj kaj infanoj.

Post la surprizatako de aŭta bombo, ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan pere de sia proparolanto, publikigis deklaron kaj esprimis konsternon kaj fortan kondamnon pri la evento. Laŭ la deklaro, troviĝas nenia kialo, kiu povas liberigi la kriman agon celantan al senkulpaj civitanoj kaj infanoj kaj la terorisma ago ekscese mortigi senkulpajn civitanojn ne povas atingi celon. Tiutage ankaŭ proparolanto de usona Blanka Domo Scott McClellan forte kondamnis la terorisman eventon kaj diris, ke la surprizatako manifestis, ke armitaj personoj ne konsideris al vivo de senkulpaj civitanoj kaj ne respektas homan vivon. Li diris, ke armitaj personoj provas rompi irakan demokratian procezon, tamen ili ne havas kialon kaj pretekston mortigi senkulpajn civitanojn, precipe infanojn.

Tamen multaj irakanoj ne imputis la surprizatakon en armitaj personoj. Ili opinias, ke armitaj personoj celas la usonan armeon kaj irakaj popolanoj estas plej grandaj viktimoj. Frivola okupado de la usona armeo en Irako estas origino de kontinuaj terorismaj atakoj en Irako post la milito. Tial la iraka popolo postulis, ke la koalicia trupo kun la usona armeo kiel ĉefo kiel eble plej frue ellaboru retiran horaron kaj retiriĝu en premiso de tio, ke la iraka trupo kompetentas defendi publikan sekurecon.